Grandprinclando Litovio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Imperium Romanum Sacrum movis paĝon Granda Duklando de Litovio al Grandduklando de Litovio
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:VytautoLDK.png|thumb|200px|<center>La Granda Duklando de Litovio dum la 17-a jarcento]]
La '''[[grandduklando|Granda DuklandoGrandduklando]] de Litovio''' ([[litove]] ''Lietuvos Didžioji Kunigaikštystė'', ofte mallongigite LDK, en mezepoka literatura litova lingvo ''Didi Kunigiste Letuvos'', [[rutene]] ''Великое князство Литовское, Руское, Жомойтское и иных'', [[latine]] ''Magnus Ducatus Lituaniae'', [[belaruse]] ''Вялікае Княства Літоўскае'', "Vjalikaje Knjastva Litoŭskaje", [[ukraine]] ''Велике Князівство Литовське'', "Velike Knjazivstvo Litovske", [[pole]] ''Wielkie Księstwo Litewskie'', [[ruse]] ''Великое Княжество Литовское'', "Vjelikoje Kijaĵestvo Litovskoje") estis – parte tre ampleksa – ŝtato en orienta kaj centra Eŭropo inter la [[12-a jarcento|12-a]] kaj la [[18-a jarcento|18-a]] jarcentoj. Ĝi estis fondita de [[litovoj]], unu el la [[litova mitologio|nekristanaj]] [[balta lingvaro|baltaj triboj]], ties origina teritorio kovris la orienton de la nuntempa ŝtato [[Litovio]], la regionon [[Aŭkŝtajtio]] (Aukštaitija).<ref>Encyclopædia Britannica. [http://search.eb.com/eb/article-9048522 Granda Duklando de Litovio (artikolo anglalingva)]</ref> La litova nomo "kunigaikštis" cetere signifas reganto, princo, ne vere "duko", kiu en la mezepoka lingvouzo de Eŭropo estis reganto de pli eta regno, aŭ en iuj kazoj eĉ subulo de reĝo aŭ imperiestro (do ''Kunigaikštystė'' pli fidinde tradukeblus al "regno" aŭ "imperio"). Sed la nomo de la historia ŝtato en multaj lingvoj inkluzive de Esperanto influiĝis de la latina nomo: la [[romkatolika eklezio]], antaŭ ĉio la [[papo]], longe ideologie kontraŭbatalis la [[litova mitologio|paganan]] regnon kaj rifuzis al la litova reganto la titolon "reĝo", kiun li laŭ eŭropa komparo devintus havi kaj kiun ekzemple la kristana reganto de la tiam plejparte multe pli malgranda [[Pollando]] jes ja havis.
 
Post la 12-a jarcento la litova regno iom post iom ampleksigis sian teritorion al vastaj partoj de la antaŭa [[Kieva Regno]]. La Granda Duklando de Litovio kovris la teritorion de la nuntempaj [[Litovio]], [[Belarusio]], [[Ukrainio]], [[Transnistrio]] kaj partojn de [[Pollando]] kaj [[Rusio]]. Dum la tempo de sia plej granda amplekso, dum la 15-a jarcento, ĝi estis la plej larĝa ŝtato en Eŭropo.<ref> R. Bideleux. A History de Eastern Europe: Crisis and Change. Routledge, 1998. p. 122</ref>