Alberto Aquilani: Malsamoj inter versioj

itala futbalisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: eta|160px|<center>Alberto Aquilani en 2011 '''Alberto Aquilani''' - prononco {{IPA|alˈbɛrto akwiˈlani}} - estas itala [[...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:54, 5 jul. 2012

Alberto Aquilani - prononco alˈbɛrto akwiˈlani - estas itala futbalisto. Li naskiĝis la  7-an de julio 1984(nun 1984-07-07) en Romo, do nun estas 39-jara. Ekde la jaro 2009 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la angla klubo Liverpool FC, post antaŭaj profesiecoj inter alie en la teamoj AS Roma (kie li ankaŭ aktivis en junulaj teamoj), Juventus Torino kaj AC Milano.

Alberto Aquilani en 2011

Krome Alberto Aquilani ekde la jaro 2006 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-15-, sub-16-, sub-17-, sub-19-, sub-20- kaj de sub-21-jaruloj.