Priono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
nova artikolo, ĉefe el Monato - ligo al ĝi sekvos
Linio 1:
'''Priono''' (de la angla ''proteinaceous infectious particle'', proteina infekta partiklo) estas subklaso de proteino, kiu aperas en natura formo en la homa kaj besta organismoj. Iuj specoj estas danĝeraj por la organismo, kiel la [[malsano de Creutzfeldt-Jakob]] kaj [[kuruo]] en homoj, skrapio aŭ [[ŝaftremo]] en ŝafoj kaj [[Bova Spongoforma Encefalopatio|BSE]] aŭ bovofrenezo.
#REDIRECT[[Prionoj]]
 
La studado de la malsanoj, el kiuj multaj poste estis nomitaj ''prionaj'', komenciĝis en 1954, kiam [[Björn SIGURĐSSON]] resumis la rezultojn de siaj dudekjaraj esploroj pri tiel nomataj malrapidaj infektoj de ŝafoj kaj kaproj, el kiuj la plej konata kaj disvastiĝinta estis [[ŝaftremo]] aŭ skrapio. Baldaŭ en tiun grupon de infektoj oni enigis la infektan anemion de ĉevaloj, la afrikan febron de porkoj, la subakutan sklerozigan panencefaliton de homoj (malofta komplikaĵo post morbilo), la malsanon [[kuruo]] de aborigenoj de Nov-Gvineo kaj multajn aliajn malsanojn. Komence oni opiniis, ke ĉiuj similaj infektoj estas virusaj, kaj tial ili nomiĝis „malrapidaj virusaj infektoj”. Por ili estis karakterizaj multjara inkubacia periodo, malrapida pligraviĝo de la malsano, neevitebla mortiga fino. Poste, rezulte de esploroj de [[Stanley B. PRUSINER]] kaj de aliaj sciencistoj, evidentiĝis, ke kaŭzoj de multaj el malrapidaj infektoj estas ne virusoj, sed prionoj. Nuntempe inter prionaj malsanoj estas multaj malsanoj de bestoj: [[ŝaftremo]], [[Bova Spongoforma Encefalopatio|bova spongeca (spongoforma) encefalopatio (bovofrenezo)]], spongeca encefalopatio de katoj, hufuloj, transdonebla encefalopatio de lutreoloj ktp, kaj kvar malsanoj de homo: [[malsano de Creutzfeldt-Jakob]], [[kuruo]], la sindromo de Gerstmann-Sträussler-Scheinker kaj fatala familia insomnio (sendormeco). Por ĉiuj prionaj malsanoj estas karakterizaj spongecaj kavoj en la cerbo surloke de detruitaj neŭronoj (nervaj ĉeloj). Tial la malsanoj nomiĝas „transdoneblaj spongecaj encefalopatioj”.
 
{{El Monato|Priono}}
 
[[cs:Prion]]
[[de:Prion]]
[[en:Prion]]
[[es:Prión]]
[[fi:Prioni]]
[[fr:Prion (protéine)]]
[[he:פריון]]
[[hu:Prion]]
[[ia:Prion]]
[[it:Prione]]
[[ja:プリオン]]
[[ko:프리온]]
[[lt:Prionas]]
[[pl:Prion]]
[[pt:Príon]]
[[ru:Прионы]]
[[sk:Prión]]
[[sv:Prion]]
[[zh:朊毒體]]