Cseh-metodo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Retornaire (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La metodo tiel disvastiĝis tra la tuta Eŭropo.

La principoj de la metodo estas la jenaj:

*a) neuzado de lernolibroj

*b) neuzado de [[nacia lingvo]], sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj

*c) komuna ĥora respondado de la kursanoj

*ĉ) aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de lernejecaj ekzemploj

*d) riĉa aplikado de [[humuro]] kaj ŝerco

*e) instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la [[regulo]]jn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.

Prefere la kurso estas donata de fremdlanda instruisto, por efike plenumi punkton b.

Komence oni timis, ke la sukceso dependas nur de la personeco de Cseh, sed baldaŭ evidentiĝis, ke liaj disĉiploj de diversaj nacioj akiris similajn sukcesojn. Andreo Cseh ne deziras doni la tutan [[gramatiko]]n en la komenca kurso, sed li volas formi grandan aron da entuziasmaj adeptoj, kiuj fervore daŭrigas la studadon kaj la propagandon. Estas interesa fakto, ke bonaj Cseh-kursoj finiĝis ĉie kun pli multe da lernantoj, ol kun kiom ili komenciĝis. La "Konversacioj" de Cseh estas amuzaj vesperoj kaj oni ne rimarkis, ke samtempe oni akiras la plej potencan rimedon malfermi novan mondon.