Podunajská pahorkatina: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Monteto (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: '''Podunajská pahorkatina''' estas geomorfologia unueco en Slovakio, pli norda, pli deklineca parto de geomorfologia teritorio Laŭdanuba ebenaĵo. Klimato havas varman, kom...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:20, 9 jul. 2012

Podunajská pahorkatina estas geomorfologia unueco en Slovakio, pli norda, pli deklineca parto de geomorfologia teritorio Laŭdanuba ebenaĵo. Klimato havas varman, kompare kun aliaj partoj de lando sufiĉe sekan karakteron. Ĉefaj grundotipoj estas ĉernozjomoj, sed ankaŭ malpli fekundaj grundoj de klaso lesiveoj kaj aliaj. Kaze de seka vetero tiuj ĉi grundoj aŭ estas irigaciataj, aŭ ili suferas per malsufiĉo de humideco. Dum sufiĉe humidaj jaroj la ĉernozjomoj estas la plej fekundaj grundoj de Slovakio.

Gravaj urboj apartenantaj en tiun ĉi geomorfologian unuecon estas Nitra, Topoľčany, Trnava, Levice, Štúrovo, Nové Mesto nad Váhom, Partizánske, Hlohovec, Zlaté Moravce, Piešťany, Dudince.

Geomorfologiaj subunuecoj