Michal Lukniš: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Monteto (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: Prof. RNDr. '''Michal Lukniš''', DrSc. (* 26. februaro 1916, Zlatno - † 20. septembro 1986, Malacky) estis grava slovaka geografo kaj unive...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:12, 10 jul. 2012

Prof. RNDr. Michal Lukniš, DrSc. (* 26. februaro 1916, Zlatno - † 20. septembro 1986, Malacky) estis grava slovaka geografo kaj univerzitata profesoro.

Profesoro Lukniš studis en Naturscienca fakultato de Komenia Universitato en Bratislavo, sub gvidado de profesoro Ján Hromádka. Kun lia nomo estas ligita ega disvolvo de moderna geomorfologio, geomorfologia mapado kaj regiona geografio. Lia geomorfologia lernejo atingis internacian sukceson kaj signifon. En jaro 1977 li estis aprecita per Nacia premio de Slovaka socialisma respubliko. Kiel unua geografo en iama Ĉeĥoslovakio li komencis kun detala geomorfologia mapado, li interesiĝis krome pri regiona geografio, pri spaca planado, kaj pri problemaro de natura medio. La plej grava laboro, kiun li faris komune kun akademiano Emil Mazúr estis ĝis hodiaŭ valida Geomorfologia divido de Slovakio[1]. Krome, konata estas lia altkvalita mapo kaj verko Geomorfologio de Altaj Tatroj kaj ilia antaŭmontaro, kaj detala Geomorfologio de Žitný ostrov. Kiel profesoro li prelegis en Naturscienca fakultato de Komenia Universitato en Bratislavo. Li estis unua prezidanto de Slovaka geografia societo.


Referencoj

  1. Mazúr, E., Lukniš, M. 1986: Geomorfologické členenie SSR a ČSSR. Časť Slovensko. Slovenská kartografia, Bratislava