Hispanoj: Malsamoj inter versioj

58 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
e
r2.7.3) (robota aldono de: xmf:ესპანარეფი; cosmetic changes
e (r2.7.1) (robota aldono de: ca:Espanyols)
e (r2.7.3) (robota aldono de: xmf:ესპანარეფი; cosmetic changes)
[[File:Spanish people - mosaic.PNG|350px|thumb|right|Hispanoj el diversaj epokoj. <br />
1a linio: [[Izabela de Kastilio]] • [[Ferdinando de Aragono]] • [[Hernán Cortés]] • [[Ignaco Lojola]] • [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karlo la 1-a]] • [[Terezo el Avila]]<br />
2a linio: [[Miguel de Cervantes|Cervantes]] • [[Francisco Goya]] • [[José María de Pereda]] • [[Rosalía de Castro]] • [[Benito Pérez Galdós|Pérez Galdós]] • [[Leopoldo Alas]]<br />
3a linio: [[Antoni Gaudí|Gaudí]] • [[Pablo Picasso|Picasso]] • [[Salvador Dalí|Dalí]] • [[Johano Karlo la 1-a (Hispanio)|la reĝo Johano Karlo]] • [[Antonio Banderas]] • [[Rafael Nadal]]</small></small>]]
 
Ekzistas gravaj populacioj de hispanaj prauloj, rezulte de hispanaj elmigradoj, ankaŭ en aliaj partoj de la mondo, kaj ĉefe en [[Latinameriko]], kiuj ricevas foje la nomon de hispanoj. La plej granda parto de tiuj grupoj konsistas el variado de kombinitaj heredaĵoj el kiuj hegemoniaj estas indiĝenaj amerikanoj, hispanoj, aliaj eŭropanoj aŭ afrikanoj. Tiukaze ja lingvo estas la ununura etna ligilo.
 
== Historio ==
[[FileDosiero:Iberian female head Cerro Santos (M.A.N. 7674) 01.jpg|thumb|160px|left|Iberia elŝtona kapo de ino el la 3a aŭ 2a jarcento a.K.]]
La [[Iberia Duoninsulo]] estis el la [[Prahistorio|prahistoriaj epokoj]] teritorio al kiu venis diversaj popoloj, ĉefe jam en preskaŭ historia epoko el la familio de [[iberoj]] en oriento kaj sudo kaj el la [[keltoj]] en okcidento, en nordo kaj nordoriento, sed ankaŭ multaj aliaj popoloj. Pri tiuj oni ne povas paroli pri "hispanoj" sed ĉiukaze pri "prahispanoj". Postaj alvenintoj estus [[Romia Imperio|romianoj]] (kiuj alportis la lingvon, gravan postan karakteron), [[ĝermanoj]] kaj islamanoj en du branĉoj nome [[araboj]] kaj [[berberoj]]. Ĉiuj lasis spurojn.
 
Dum la 19a kaj [[20a jarcento]]j okazis tri epokoj kiam la esenco esti "hispano" videblis en tri diversaj enlandaj kontraŭstaroj per kiuj militis duono de la lando kontraŭ la alia duono el la ideologia vidpunkto, nome konservatuloj kontraŭ progresistoj, kvankam la afero ne estis tiom simple kiom dirite. Tiuj kontraŭstaroj estis la [[Milito de Hispana Sendependiĝo]] kie fakte ambaŭ partioj militis ambaŭflanke, la [[Karlismaj Militoj]] kaj la [[Hispana Enlanda Milito]], tiu lasta jam en la 20a jarcento.
 
== Naciismoj kaj regionismoj en Hispanio ==
[[Dosiero:Folklore cantabro - Grupo de danzas.jpg|300px|thumb|Grupo de tradiciaj dancistoj de [[Santillana del Mar]] ([[Kantabrio]]).]]
Hispanio konsistas el tre diversaj regionaj populacioj inklude [[Kastilio|kastilianojn]], [[Katalunio|katalunojn]], [[Eŭskio|eŭskojn]] kaj [[Galegio|galegojn]] (kiuj parolas respektive kiel gepatra lingvo la [[hispana]]n, la [[kataluna]]n, la [[eŭska]]n kaj la [[Galega lingvo|galegan]]. Sed regiona diverseco estas tiom grava por multaj hispanoj ke kelkaj regionoj havas fortajn lokajn identecojn kaj dialektojn eĉ ene de la 4 menciataj lingvoj tiele kiel ĉe [[Asturio]], [[Aragono]], [[Andaluzio]] aŭ [[Kanarioj]], el kiuj plej parto havas proprajn kulturojn, muzikon, ekonomion ktp.
Migradoj ene, eksteren kaj enen de Hispanio svagigas tiajn diferencojn. Unuaj migradoj okazis dum la Mezepoko.
 
== Religio ==
[[Dosiero:Nazarenos.jpg|thumb|220px|Hispanaj proceziantoj antaŭ fama vinkelo de [[Jerez de la Frontera]].]]
Laŭ kelkaj fontoj (hispanaj oficialaj enketoj kaj aliaj, www.ine.es), ĉirkaŭ 73 % memdeklaras sin kiel Kristanoj [[Katolika eklezio|katolikoj]], sed el tiuj tre granda parto (preskaŭ du trionoj) ne praktikas la religion kaj nur parte la sociajn kaj civilajn ceremoniojn kaj ne kredas en la tuta doktrinaro de la eklezio. Ĉirkaŭ 2% praktikas aliajn religiojn, ĉefe [[Islamo]] kaj [[protestantismo]] kaj ĉirkaŭ 22 % identigas sin kiel nereligiuloj. Tiaj lastaj grupoj pliiĝis pro ĵusa enmigrado.
Ekde historia vidpunkto oni ofte konsideras ke Hispanio ekzistas nur ekde fine de la [[15a jarcento]] kiam precize oni forpelis la hispanajn [[judoj]]n kaj la lastan islaman ŝtateton el la teritorio de la nuna Hispanio. Tiele la komenco de la ekzistado de "veraj" hispanoj iĝus kiam katolikismo estus la unika religio. Tiu situacio pli malpli daŭris ĝis la fino de la [[19a jarcento]] kiam ekis la unuaj nereligiaj movadoj. De la [[Dua Hispana Respubliko]] fama prezidento [[Manuel Azaña]] asertis faman frazon dum konflikto kontraŭ la Katolika Eklezio, ke "Hispanio iĝis nekatolika".
 
== Kuriozaĵoj ==
La vorto kiu en la [[hispana]] signifas "hispana", tio estas "español" ne estas hispandevena, sed de sudokcidenta franca dialekto nome [[gaskona]], rilate al tiuj loĝantoj kiuj vivas sude de [[Pireneoj]] en la komenco de la [[Mezepoko]]. Ĉar tiam nek ekzistis ununura regno tie kaj krome plej granda parto de la teritorio kaj de la loĝantaro estis en Al Andalus vere tiu nomigo dekomence aludis al la islama hispana loĝantaro, kvankam uzante vorton devenan el la latina, el "Hispania". Kompreneble en ambaŭ uzoj (kaj la romiaj kaj la gaskona) oni aludis al la tuta duoninsulo, do kun la teritorioj de la aktuala Portugalio inklude kaj tiu uzo estis valida en la tiama kaj posta Portugalio.<ref>[[Américo Castro]], ''Español, palabra extranjera'' (1970).</ref>
 
== Notoj ==
<references/>
 
[[uk:Іспанці]]
[[vi:Người Tây Ban Nha]]
[[xmf:ესპანარეფი]]
[[zh:西班牙人]]
[[zh-min-nan:Se-pan-gâ-lâng]]
147 597

redaktoj