Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 241:
 
Yes, please. [[Uzanto:Imperium Romanum Sacrum|Imperium Romanum Sacrum]] ([[Uzanto-Diskuto:Imperium Romanum Sacrum|diskuto]]) 05:38, 13 Jul. 2012 (UTC)
::Jes, io en la ŝanĝoj de IRS povas esti bona, sed tio ne ŝanĝas la ffakton, ke li estas plene malkompetenta tuŝi eĉ tiklajn punktojn en la priskribo de Esperanto (en la Esperanta Vikipedio!). Krome, li ne konscias, ke ankaŭ fonetika terminaro evoluis, ke la originaj terminoj en la fontverkoj de Eo malsamas de la nuna scienco pri parolsonoj kaj ke eĉ nuntempe povas esti malsimila terminaro en malsamaj tradicioj. Por bone kompreni la temon, oni devas kapabli klarigi ankaŭ tiajn ŝanĝojn kaj diferencojn – sen tia talento oni prefere kontentiĝu je tradicia Esperanta prezento.
::Mi rimarkis, ke IRS tuŝis kelkajn punktojn daŭre diskutatajn, pri kiuj ne ekzistas interkonsento, sed nur du aŭ pluraj opinioj. Lia lingvoscio nepre ne sufiĉas por prijuĝi tiajn aferojn, ĉar li neniel ŝajnas ema priskribi ambaŭ flankojn de la diskuto-temoj, nur ŝanĝi laŭ sia kaprico. Lastatempe, li eĉ komencis ŝanĝi titolojn de iuj artikoloj kun diskutebla nomo. Mi rimarkis almenaŭ liajn ŝanĝojn de [[Kazaĥujo]] kaj [[Kirgizujo]] al la respondaj -io-formoj. Kion ajn oni opinias pri la landnomoj, tiaj ŝanĝoj ne estas io por li, pro la mankoj en lia lingvoscio kaj pro lia nekono pri la tradicio kaj diskutoj pri tiaj nomoj en nia Vikipedio.
::Pri la lingvoscio de Remŭ mi diris nenion ĝis nun. Ĝi ne estas perfekta. Same ne tiu de Ĉiuĵaŭde. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] ([[Uzanto-Diskuto:Surfo|diskuto]]) 05:55, 13 Jul. 2012 (UTC)