Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

I would like to know which language at all is "phonetic", note, I speak about language, not alphabet.
[[Uzanto:Imperium Romanum Sacrum|Imperium Romanum Sacrum]] ([[Uzanto-Diskuto:Imperium Romanum Sacrum|diskuto]]) 07:45, 13 Jul. 2012 (UTC)
:Mi plene konsentas kun Surfo: Homo kiu ne kapablas partopreni niajn diskutojn Esperante ne kontribuu al niaj artikoloj. Se li vidas aferojn kiujn li opinias fakte malĝustaj, li menciu tion sur la koncerna diskutpaĝo. Preskaŭ ĉiuj liaj redaktoj de artikoloj enhavas lingvajn erarojn, kiujn poste iuj devas korekti, eĉ se la redakto enhave ĝustas. Do li devigas aliajn daŭre postkuri liajn redaktojn.
:Sed ankaŭ la enhava flanko de liaj redaktoj estas problema: En temoj pri Esperanto, li simple argumentas en artikoloj por unu flanko de iu disputo. Tio kontraŭas la Vikipedian principon pri neŭtraleco, laŭ kiu ni devas trakti temojn ekvilibre, precipe se eĉ la fakuloj de la temo ne interkonsentas inter si. Ekzemple, li kreis la artikolon [[Duoblaj konsonantoj en Esperanto]], en kiu li tute unuflanke argumentas por la vidpunkto, ke duoblaj konsonantoj estas io tute hejma en Esperanto, plene ignorante la bonajn argumentojn pri tio, ke la Fundamentaĵoj kun duoblaj konsonantoj estas nur propraj nomoj, kaj ke oni kutime igas duoblajn konsonantojn de fontolingvo unuoblaj ĉe Esperantigo.
:Do laŭ mi ni atentigu lin, ke se li plu redaktados artikolojn en lingve fuŝa maniero aŭ per aldonante tute malneŭtralan enhavon, ni devos lin dumtempe forbari de redaktado. [[Uzanto:Marcos|Marcos]] ([[Uzanto-Diskuto:Marcos|diskuto]]) 11:10, 13 Jul. 2012 (UTC)