Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 269:
:Sed ankaŭ la enhava flanko de liaj redaktoj estas problema: En temoj pri Esperanto, li simple argumentas en artikoloj por unu flanko de iu disputo. Tio kontraŭas la Vikipedian principon pri neŭtraleco, laŭ kiu ni devas trakti temojn ekvilibre, precipe se eĉ la fakuloj de la temo ne interkonsentas inter si. Ekzemple, li kreis la artikolon [[Duoblaj konsonantoj en Esperanto]], en kiu li tute unuflanke argumentas por la vidpunkto, ke duoblaj konsonantoj estas io tute hejma en Esperanto, plene ignorante la bonajn argumentojn pri tio, ke la Fundamentaĵoj kun duoblaj konsonantoj estas nur propraj nomoj, kaj ke oni kutime igas duoblajn konsonantojn de fontolingvo unuoblaj ĉe Esperantigo.
:Do laŭ mi ni atentigu lin, ke se li plu redaktados artikolojn en lingve fuŝa maniero aŭ per aldonante tute malneŭtralan enhavon, ni devos lin dumtempe forbari de redaktado. [[Uzanto:Marcos|Marcos]] ([[Uzanto-Diskuto:Marcos|diskuto]]) 11:10, 13 Jul. 2012 (UTC)
 
::{{Nova!|2012|07|15}} Kara IRS. Per samopinii mi celis, ke ne havas sencon, ke iu klopodas skribi tie ĉi, kiu tute ne regas la lingvon Esperanto. Eĉ se tiu en kelkaj siaj aldonoj pravas. Kiu riparu nun viajn lingvaĉaĵojn ĉie? Mi certe ne inklinas sekvi ĉiun vian ŝanĝon kaj fari tion. Do revenu, kiam via grado de Esperanto atingis nivelon, kiu estas ĝenerale akceptebla por la lingvokomunumo. Kaj verdire, afiŝi pri lingvikaj temoj ''piĝine'' en iu ajn lingvo, egale en kiu, ne tre fidindigas la aŭtoron. Fakte viakaze, jen ridindaĵo unuaranga. Nome je via kosto — vi plene priridindigas vin. Vi asertas ion rilate al lingvo en via persona lingvaĉo. Prave eble, sed, bedaŭrinde, neelteneble piĝine. Kaj tiajn piĝinaĵojn vi vere intencas ŝovi en enciklopedion! Apenaŭ kredeble!
 
::Aldone, ke ne eĉ nur la alfabeto de Esperanto estas centelcente fonetika, tio estas plene klara. Prava estus nur la aserto, ke la Esperanta alfabteto kadre de Esperanto estas pli fonetika, ol kelkaj alilingvaj aplikoj de iuj alfabetoj. Fonetikaj alfabetoj estas laŭ miaj scioj nur la sistemo de IPA (kaj ankaŭ tio nur proksimume), kaj eble ankoraŭ la alfabeto de Profesoro Higgins en ''My Fair Lady''.
 
::Do unue ellernu Esperanton kaj nur tiam skribu tie ĉi. Mi sentas jam nun, ke oni baldaŭ baros vin. Lingvaĉumi ne sufiĉas. --&nbsp;[[uzanto:Pejno Simono|{{Skribo|inko=v|<b>P<small>EJNO</small>&nbsp;Simono</b>}}]]<sup>&nbsp;[[uzanto-diskuto:Pejno Simono|Diskuto]]&nbsp;</sup> 12:54, 13 Jul. 2012 (UTC)