Pararendzino: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Monteto (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: '''Pararendzino''' estas A-C grundotipo apartenanta al la grundotipa klaso Ah/C-grundoj escepte de Nigrogrundoj. Ĉefa kvalito de ĉi-grundotipo estas, ke ĝi ekestas sur nek...
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 15:42, 15 jul. 2012

Pararendzino estas A-C grundotipo apartenanta al la grundotipa klaso Ah/C-grundoj escepte de Nigrogrundoj. Ĉefa kvalito de ĉi-grundotipo estas, ke ĝi ekestas sur nek karbonataj petroj (kiel ekzemple kalkŝtono), nek sur silikataj petroj (kiel ekzemple andezito, tofo), sed ĵus sur tiel nomataj miksitaj karbonat-silikataj petroj (ekzemple kalka sabloŝtono). Alia kondiĉo estas, ke la petro devas esti solida (do ekzemple sur riverdevenaj kalkaj sabloj miksitaj kun senkalka gruzo oni ne povas paroli pri la pararendzinoj), sed en pedono kutime kun malpli da ŝtonoj ol 30%. Danke al tiu ĉi deveno, ekesto sur miksitaj petroj la pararendzinoj havas pli bonajn kvalitojn, ol rendzinoj kaj rankeroj. Ekzemple, la pararendzinoj estas kutime pli profundaj, kun malpli da ŝtonoj en pedono, kun pli kvalitaj kemiaj kvalitoj. Tipa estas surfaca molika A-horizonto. Subtipoj de pararendzinoj estas ligitaj ĉefe kun grundformiĝaj procezoj de bruniĝo, pseŭdoglejiĝo kaj aliaj. En pli granda alteco super la maro ilin ne troveblas tiom ofte, ĉar ne tre branda amaso de kalko en certaj ŝtonoj determinas, ke la kalko estas forigita de pedono pro multe da pluvo, kaj la grundoj transformiĝas je aliaj grundotipoj.