Strukturformiĝo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Monteto (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: '''Strukturformiĝo''' estas pedologia aŭ grundformiĝa procezo, kiu koncernas de pli malplpi ĉiuj grundotipoj. Rezulto de ĉi-procezo estas kreado de s...
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 20:46, 16 jul. 2012

Strukturformiĝo estas pedologia aŭ grundformiĝa procezo, kiu koncernas de pli malplpi ĉiuj grundotipoj. Rezulto de ĉi-procezo estas kreado de strukturaj agregaĵoj, kiuj havas diversan grandecon kaj formon. Krome, la bazaj, malpli grandaj strukturaj agregaĵoj povas esti kunigitaj en pli grandaj agregaĵoj de dua (tria) vico. Tiu ĉi procezo estas influita per diversaj faktoroj. Ĝenerale, pozitive influas al strukturformiĝo enhavo de karbonatoj, pli granda enhavo de humo, pli granda enhavo de fajngrundo, ĉefe de argilo. Sed, ekstreme alta enhavo de argilo ankaŭ ne estas akurata por bona strukturformiĝo, grava estas proporcio de unuopaj frakcionoj. Pozitiva faktoro estas ankaŭ agado de edafo. Ĝenerale, pli granda profundeco signifas malpli disvolvitan strukturon. Do plej strukturaj estas ĝenerale surfacaj humaj A-horizontoj. Ofte unuopaj horizontoj de ia grundotipo havas malsimilajn struktrurajn agregaĵojn (laŭ formo, aŭ grandeco). Do karaktero de strukturaj agregaĵoj povas esti indikilo por diagnozi grundotipon. Iuj grundoj ekestas en tiel malfavoraj kondiĉoj, ke unuopaj grundhorizontoj estas sen disvolvita strukturo, do ili havas tiel nomatan elementaran strukturon. Tia ĉi strukturo estas tipa por grundoj evoluiĝitaj sur sabloj, por organikaj grundoj de marĉoj, por iuj horizontoj de ekstreme salaj grundoj, kiel soloneco. Ofte tia ĉi stukturo ligas kun G-horizontoj influitaj per ofta alta nivelo de subsurfaca akvo.