Fernando la 2-a (Aragono): Malsamoj inter versioj

 
== Reĝo de Aragono kaj Kastilio ==
La milito finis per malvenko de Juana. Laŭ la [[Traktato de Alcáçovas]] ([[1479]]), Juana rezignis favore de Isabel kaj eniris en [[monaĥinejo]] de [[Koimbro]], dum [[Isabel la 1-a de Kastilio|Isabel]] iĝis nedisputata reĝino de Kastilio. Samjare Fernando sukcedis sian patron kiel reĝo de Aragono. El [[1475]] oni unuigis fakte ambaŭ regnojn kaj Fernando reĝis ambaŭflanke (de tiam oni povas paroli pri [[Katolikaj Gereĝoj]]) sed la reĝino pluhavis siajn rajtojn kaj ambaŭ regnoj ankoraŭ sendependis unu de la alia. Post kelkaj regaj decidoj, kiel en [[1481]] kreado de la Inkvizicio en Kastilio, la reĝoj iniciatis en [[1481]] la konkeron de la [[Regno de Granado]]. Dum tiu milito ([[1481]] - [[1492]]), ĉefe sieĝa, la reĝo Fernando konsolidisplifirmigis sian diplomatan kaj militan povon. La milito finis la 2an de januaro de [[1492]] kaj tio plialtigis la prestiĝon de la reĝoj. En la regno de Aragono Fernando ne modifis la politikan tradician sistemon (kiu malfaciligis la koncentron de povo en manoj de la reĝo), sed transpasis kelkajn el la aragonaj sistemoj al Kastilio kio pligrandigis sian povon.
 
Ekzemple rilate la laboristaj korporacioj, la komerco de la lano kaj la religia uniformeco ([[Forpelo de la judoj el Hispanio]] de marto de [[1492]] kaj perforta konverto de la granadaj [[moriskoj]] en [[1503]], kontraŭ la garantio de la reĝino pri religia libereco post la kapitulaco de la regno de Granado).