Dompasero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 17:
 
==Troviĝo==
Ĝi havas [[palearkta ekozono|palearktan]] tipon de disvastiĝo. Homoj intence aŭ hazarde disvastigis la birdon preskaŭ tra la tuta mondo. Ĝia areo senĉese ŝanĝiĝas, tial la limoj inter natura kaj home enportita disvastiĝo de birdo ne ekzakte klaras. Devena troviĝo eblas en stepa areo de {{Ankro}}[[Meza Azio]]. Ĝi loĝas nature en tuta [[Eŭropo]] kaj ĉefe en la mediteranea regiono, Nordokcidenta [[Afriko]], ĉe la rivero [[Nilo]], en Okcidenta [[Azio]], [[Barato]], suda [[Siberio]] ĝis [[Pacifiko]] kaj en norda [[Ĉinio]], dum kiel enportita specio ĝi nuntempe ankaŭ vivas ankaŭ en [[Ameriko]], [[Aŭstralio]] kaj [[Nov-Zelando]].
 
Sur ĉi tiu teritorio ĝi kreas kelkajn subspeciojn. Ĝi estas proksime ligita kun la [[hispana pasero]], kun kiu ĝi kreas hibridojn. Sur parto de la teritorio de la specioj, tiuj birdoj vivas en miksitaj populacioj. En [[Hispanio]] kaj [[Bulgario]] la specioj vivas aparte ekologie kaj genetike. En [[Italio]] [[hibrido]] inter [[dompasero]] kaj [[hispana pasero]] estas pritaksita kiel sendependa specio - [[itala pasero]]. Ĝi principe estas [[migrobirdoj|nemigra birdo]], sed iuj populacioj en Azio dum vintro migre ŝanĝas sian vivejon <!-- "kaj multaj birdoj estas Veganteco ĉe birdojvagantaj vintre" - Kiun signifon havas tiu frazero? -->. Simile kiel ĉe aliaj paseroj, oni povas trovi ilin precipe ĉe homaj loĝejoj, bienoj, agrikulturaj konstruaĵoj ktp., sed dompaseroj povas nesti ankaŭ en arbokronoj.