Muskolo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nerevar (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Nerevar (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
* '''[[Stria muskolo|Striaj muskoloj]]''' (skeletaj muskoloj)
* '''Kora muskolo'''
 
La korpo de la homo enhavas 640 muskoloj (depende de kalkulo metodo, inter 639 kaj 850).
 
Muskoloj kaj skeleto determinas la formo de la homa korpo.
 
== Listo de la homaj muskoloj ==
Linio 60 ⟶ 64:
La diversa refraktado kaŭzas la striojn en la miofibreto de la striaj muskoloj. La strio, kiu montras malfortan refraktadon nomiĝas I-strio, la alia strio kun forta refraktado nomiĝas A-strio. La dikaj kaj maldikaj miofilamentoj formas la miofibretojn. La funkcia unuo de miofibretoj estas la sarkomero, kiu estas kuntirebla aktinomiozina komplekso. La finon de la sarkomero montras la Z-strioj. La Z-strioj troviĝas en la mezo de la I-strio. La maldikaj filamentoj ligiĝas per unu fino al la Z-strio, la alia fino penetras inter la miozinfilamentojn, al la mezo de la sarkomero. La muskolstriojn formas la ripetiĝanta lokiĝo de la I kaj A strioj en la najbaraj sarkomeroj. En la mezo de la A-strio apartiĝas hela H-strio, en kies mezo videblas malhela M-strio. La M-strio staras el proteinfilamentoj kunligitaj al la miozinmolekuloj. Dum la kuntiriĝo de la muskolfibro la Z-strioj (kiuj formas la limojn de la sarkomero) interproksimiĝas, la I-strio maldikiĝas, la H-strio preskaŭ malaperas.
 
Dum la muskolkuntiriĝo la aktin- kaj miozinfilamentoj de la miofibretoj forglitas unu apud la alia, tion prezentas la 46. fig. La maldika filamento staras el la komplekso de [[aktino]] kaj troponin-tropomiozino en la fibroj de la stria muskolaro. Unu parteto de la troponino kapablas ligi la kalcion. La kalcio liberiĝas el la endoplasma reto de la muskolfibro (sarkoplasma reto) okaze de ekscito. La ligo de kalcio ŝanĝas la konstruon de la troponinkomplekso kaj tiel ankaŭ tiun de la tuta maldika filamento. Tiel liberiĝas la ĝis tiam kovritaj al la miozino ligaj lokoj de la aktinfilamento. La hidrolizo de [[Adenozina trifosfato|ATP]] (TriFosfata Adenozino) okazas en la miozinkapo de la dika filamento kaj la miozinkapoj ligiĝas al la maldika filamento. La energio devenanta el la malkonstruo de la ATP-molekuloj helpas la moviĝon (kapjeson) de la miozinkapoj. La kemia energio devenanta el la ATP-hidrolizo tiam transformiĝas al meĥanika energio. La miozinkapoj ligiĝas al la aktinfilamento, la du filamentoj forglitas unu apud la alia, la maldikaj filamentoj proksimiĝas al la M-strio. La ligo funkcias, ĝis la miozinkapo ne ricevas novan ATP. Se ATP ne ligiĝas al la miozinkapo, la ligo ĉesas inter la du filamentoj, reaperas la origina stato, t.e. la miozinkapoj nur malstrikte aŭ ne ligiĝas al la maldika filamento. Dum la muskolo ricevas eksciton kaj disponas pri sufiĉa ATP, tiu funkcia ciklo ripetiĝas eĉ 50-100-foje sekunde. Kiam la ekscitaĵo-pludona molekulo (ĝenerale acetil-kolino) liberiĝas okaze de ekscito en la nervofino ligita al la muskolfibra sarkolemo, tio ŝanĝas la membranan permeablecon. La rapide enfluantaj Na+-jonoj kaŭzas funkcian potencialon, kiu progresas sur la fibrosurfaco kaj tra la transversaj tubetoj (tiuj-ĉi estas sulketoj de la sarkolemo). La potencialon kondukas la transversaj tubetoj en la fibrointernon, kie ĝi kondukiĝas al la sarkoplasma reto. La deponita Ca2+ liberiĝas en la terminalaj cisternoj kaj laŭlongaj (longitudaj) tubetoj formiĝantaj el la sarkoplasma reto. La sarkoplasma reto havas ankaŭ sarkomero-kovrantajn partojn, tiel ĝi garantias la Ca2+-provizadon de la tuta sarkomero. La ekscita proceso daŭras kelkajn milisekundojn tiel ĉiu sarkomero kuntiriĝas preskaŭ samtempe. Post la kuntiriĝo, la Ca2+-jonoj iras denove en la cisternojn, la acetilkolino malkonstruiĝas enzimatike. Por la funkciado de la Ca2+-pumpilo kaj la muskolfunkciado necesas ATP. Se la muskolfibro ne ricevas novan stimulon, la kalcioenhavo malgrandiĝas tiel, ke la fibrokuntiriĝo haltas.
La [[muskolĉelo]]j kompreneble bezonas ATP ankaŭ en la ripoza periodo, kiam ĝi ebligas la aktivan jonotransporton, la konstanton de la membranpotencialo kaj de la interna medio. Dum la muskolkuntiriĝo la ATP-foruzo kreskas multfoje.
 
Linio 66 ⟶ 70:
 
La muskolkuntiriĝo en la glataj muskoloj okazas per la aktino-miozino-komplekso, sed la dikaj kaj maldikaj filamentoj ne formas sarkomerojn nek miofibretojn.
 
La movan organsistemon de la homo direktas la nervosistemo. La striaj muskoloj ligiĝas per la sensa kaj mova nervfino al la nervosistemo. Se ni ekscitas la muskolojn tra la nervosistemo, ni faras nerektan ekscitadon. Oni povas eksciti la muskolon rekte per elektra ekscito.