Fräschels: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 32:
 
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Fräschels datiĝas el la jaro [[1225]] kiel ''Frescin''. Sur la teritorio de la komunumo estis malkovritaj unuopaj objektoj el la [[neolitiko]] kaj la [[Hallstatt-epoko]] kaj restaĵoj de la [[Romio|romia vojo]] de Aventicum al Pertinesca. Dum [[mezepoko]] Fräschels apartenis al la [[paroĥo]] Kärzers. En la 13-a jarcento Fräschels kun Kerzers apartenis al feŭduloj de la [[Grafoj de Kiburgo]] kaj fariĝis en la 14-a jarcento havaĵo de la episkopejo Lauzano, kiel feŭdo de la Grafoj de Savojo, kiuj submetis ĝin al la tribunalo de Morato. Dum la Burgundaj Militoj en la jaro [[1475]] Fräschels kune kun Kerzes kaj Morato estis konkerita de Friburgo kaj Berno fariĝis komuna havaĵo de la du urboj. Dum la ''Marĉa Milito'' en la jaro [[1795]] Kerzers kaj Fräschels disputis kun tri bernaj komunumoj pri teritorio en la Granda Marĉa. La militon ili gajnis, sed arbitra tribunalo poste atribuis la teritoriojn al Berno. Okaze de la [[Helveta Revolucio]] de [[1798]] Fräschels fariĝis parto de [[Kantono Friburgo]] kaj estis surbaze de la konstitucio de [[1848]] atribuita al la [[Lagodistrikto]].<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1000.php ''Ursula Birchler'': ''Fräschels'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2005-10-31)]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==