Radelfingen BE: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 36:
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Radelfingen datiĝas el la jaro [[894]] kiel ''Ratolingun''. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj [[Romio|romiaj]] moneroj, restaĵoj de fundamentoj de romiaj konstruaĵoj kaj romia akvokondukulo. La Senjorujo Oltigen de la [[Grafoj de Kiburgo]] kaj la Grafojn de Thierstein dum [[mezepoko]] posedis bienojn en Radelfingen. La malalta [[jurisdikcio]] apartenis al la lokaj senjoroj de Schüpfen kaj de Bubenberg, de kiuj ĝin akiris la Monaĥejo Frienisberg, kiu ĝin koncedis en la jaro [[1502]] al la urba ŝtato [[Berno]]. En la jaro [[1868]] Radelfingen koncedis la vilaĝojn [[Niederruntigen]] kaj [[Buttenried]], kiuj situas sude de Aro, al la komunumo [[Mühleberg BE|Mühleberg]]. En la jaro [[1956]] la iamaj vilaĝaj municipoj estis malfonditaj kaj la tuta administracio centrigita en Detligen, kiu fariĝis la ĉefloko de la komunumo.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D180.php ''Anne-Marie Dubler'': ''Radelfingen'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2011-11-03)]</ref>
 
==Vidindaĵoj==
Ĉefa vidindaĵo en la komunumo estas la reformita preĝejo en Radelfingen. Ĝia unua mencio datiĝas el la jaro 1131. La riĉaj mezepokaj freskoj eventuale estis faritaj de la episkopsenjoro de Konstanco kaj paroĥarestro de Soloturno Hartmann de Bubenberg. Oni supuozas, ke la preĝejo staras sur restaĵoj de [[romio|romiaj]] konstruaĵoj.<ref>Fonto: [http://www.radelfingen.ch/bildung-kultur/kirche-radelfingen.html Teksto pri la preĝejo de Radolfingen en la oficiala retejo de la komunumo]</ref>
 
==Vidu ankaŭ==