Franz Lachner: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
== Vivo ==
Franz Lachner naskiĝis en muzikista familio. Lia patro Anton estis [[orgenisto]], de kiu li ricevis sian unuan muzikan edukadon. Liaj fratoj Ignaz kaj Vinzenz same kiel lia duonfrato Theodor ankaŭ estis komponistoj.
 
Li lernis ĉe la gimnazio en [[Neuburg an der Donau]], sed samtempe ankaŭ studis kompozicion ĉe Eisenhofer. Post la morto de sia patro en 1822 Lachner iris al Munkeno, daŭrigis sian studon, aktivis en la München, setzte sein Studium fort, wurde beim Akademia Kant-Asocio Munkeno kaj donis muziklecionoj en la urbo. En 1823 li fariĝis orgenisto en la [[Lutero|luterana]] urbopreĝejo en [[Vieno]] kaj studis tie ĉe [[Simon Sechter]] kaj Maximilian Stadler. Li trovis akcepton en la artistorondo ĉirkaŭ [[Franz Schubert]] kaj [[Moritz von Schwind]] kaj fariĝis intima amiko de Schubert. Ankaŭ li havis kontakton kun [[Ludwig van Beethoven|Beethoven]].
[[dosiero:Moritz von Schwind - Schubert mit Freunden beim Heurigen.jpg|eta|Franz Lachner (maldekstre) kun [[Franz Schubert]] kaj [[Eduard von Bauernfeld]] ĉe vintrinkado ([[Moritz von Schwind]], 1862)]]
 
En 1826 Lachner fariĝis vicmuzikestro kaj en 1828 unua muzikestro de la teatro ĉe ''Kärntnertor'', post tio ekde 1834 ĝis 1836 kortega muzikestro en [[Mannheim]]. En 1836 li reiris al Munkeno, kie li fariĝis muzikdirektisto de la kortega opero, de la koncertoj de la Muzika Akademio kaj de la reĝa kantensemblo. Tiu ĉi vokado al kortega muzikestro okazis, kiam en Vieno lia ''Sinfonia passionata'' en 1835 gajnis grandan premion. En 1852 li fariĝis ĝenerala muzikdirektisto. Kiam reĝo [[Ludoviko la 2-a (Bavario)|Ludoviko la 2-a]] vokis [[Richard Wagner|Rikardon Wagner]] al Munkeno, Lachner pensiiĝis en 1865. Al liaj lernintoj apartenas [[Joseph Rheinberger]] kaj [[Franz Wüllner (komponisto)|Franz Wüllner]]. La interpretadoj de verkoj de Beethoven fare de Lachner validis kiel ekzemplodonaj; Lachner anakŭ sukcese prezentis operojn de Wagner, kvankam estante rifuzema kontraŭ ties muziko.
 
== Verkoj ==