Franz Lachner: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
 
En 1826 Lachner fariĝis vicmuzikestro kaj en 1828 unua muzikestro de la teatro ĉe ''Kärntnertor'', post tio ekde 1834 ĝis 1836 kortega muzikestro en [[Mannheim]]. En 1836 li reiris al Munkeno, kie li fariĝis muzikdirektisto de la kortega opero, de la koncertoj de la Muzika Akademio kaj de la reĝa kantensemblo. Tiu ĉi vokado al kortega muzikestro okazis, kiam en Vieno lia ''Sinfonia passionata'' en 1835 gajnis grandan premion. En 1852 li fariĝis ĝenerala muzikdirektisto. Kiam reĝo [[Ludoviko la 2-a (Bavario)|Ludoviko la 2-a]] vokis [[Richard Wagner|Rikardon Wagner]] al Munkeno, Lachner pensiiĝis en 1865. Al liaj lernintoj apartenas [[Joseph Rheinberger]] kaj [[Franz Wüllner (komponisto)|Franz Wüllner]]. La interpretadoj de verkoj de Beethoven fare de Lachner validis kiel ekzemplodonaj; Lachner anakŭ sukcese prezentis operojn de Wagner, kvankam estante rifuzema kontraŭ ties muziko.
 
Franz Lachner estas honorcivitano de la urbo Munkeno. Krome li ricevis en 1853 la Bavaran Maksimilian-Ordenon pri Scienco kaj Arto. Lia naskiĝurbo Rain honoras lin per nomado de strato, de muzeo kaj de duagrada lernejo laŭ li.
 
Konata citaĵo de li (montranta lian sanan ĝis arogantan memkonscion) estas lia komento pri Franz Schubert: „Se Schubert estus pli longe vivinta, li estus fariĝonta bona komponisto.“
== Stilo ==
{{Butono al Enhavo}}
[[dosiero:Franz Lachner.jpg|thumb|Franz Lachner]]
Lachner estis ege fruktodona komponisto. Lia verkaro, kiu entenas preskaŭ ĉiujn gravajn muzikĝenrojn, montras preskaŭ 200 verknumerojn. Stile li estis influita de Ludwig van Beethoven kaj [[Louis Spohr|Spohr]], ankaŭ ja de [[Giacomo Meyerbeer|Meyerbeer]], sed ĉefe de Franz Schubert.
 
La muziko de Lachner distingiĝas per lerta regado de formo kaj precipe de [[kontrapunkto]]. La povo de la komponisto montriĝis do precipe en la [[tralaborado (muziko)|tralaboraĵoj]] de liaj [[sonato|sonataj]] [[movimento (muziko)|movimentoj]]. Dum kiam la instrumentaj verkoj pli inklinas al kontrapunkteco, la melodia talento de Lachner klare sin montras en liaj [[lido]]j, kiuj aŭdigas lian apartan ligon kun la muziko de lia amiko Schubert. Per la bonŝanciga ideo, revivigi la formon de la [[suito]], ekde [[Joseph Haydn|Haydn]] enirintan en forgeson, li ankaŭ en progresinta aĝo akiris ankoraŭ brilajn komponistajn sukcesojn. Liaj sep verkoj de ĉi tiu ĝenro superas per spriteco kaj inventemo preskaŭ ĉiujn liajn pli fruajn verkojn kaj diskonigis lin ankaŭ trans la limojn de Germanujo.
 
Post lia morto la intereso pri la muziko de Lachner rapide malpliiĝis. Lia tre konservema, pli metiisma stilo baldaŭ aspektis ne plu aktuala. Krom tio li eniris pro sia rifuzo de la muziko de Richard Wagners en la malcentron. Rea ekintereso pri Lachner estas konstatebla nur ekde la fino de la 20-a jarcento. En lia verkaro ja ne ĉiu verko staras sur la sama nivelo, sed la plej bonaj komponaĵoj montras lin kiel stile forta reganto de la kompoziciaj rimedoj, pro kio li apartenas al la gravaj komponistoj de instrumentaĵoj kaj kantaĵoj. Kelkaj el liaj verkoj eĉ montras sur la fruverkaron de [[Anton Bruckner]], kun kiu li cetere havas komune la instruiston Sechter.
 
== Verkoj ==