Winterreise: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Winterreise''' estas lidociklo, konsistanta el 24 lidoj por kantvoĉo por piano, kiun Franz Schubert finverkis aŭtunon de 1827, jaron antaŭ sia morto. La kompleta titolo de l...
 
Linio 7:
Müller devenis el [[Dessau]] kaj umis en la ŝvaba poetorondo ĉirkaŭ [[Ludwig Uhland]], [[Justinus Kerner]], [[Wilhelm Hauff]] kaj Gustav Schwab. Li estis influita de la romantistoj [[Novalis]] (Friedrich von Hardenberg), [[Clemens Brentano]] kaj [[Achim von Arnim]]. Franz Schubert sentis sin tuj kortuŝita de la tekstoj kaj muzikigis ilin en la mortojaro de Wilhelm Müller, jaron antaŭ sia propra morto.
 
La unuajn 12 poemojn li muzikigis, laŭ memskribaĵo, en februaro 1827. Tiujn ĉi publikigis la 24-an de januaro 1828 la viena eldonisto [[Tobias Haslinger]]. Verŝajne malfrusomeron de 1827 Schubert trafis sur la restajn 12 poemojn, kiun li nun ankaŭ muzikigis. Tiujn ĉi ankaŭ Tobias Haslinger publikigis, nur ses semajnojn post la morto de Schubert, la 31-an de decembro 1828. Schubert kaj Müller neniam persone renkontiĝis. Ĉu tiu ĉi eksciis ankoraŭ antaŭ sia morto en 1827 de la muzikigoj de Schubert, estas neklara.
[[File:Franz Schubert by Wilhelm August Rieder 1875.jpg|eta|||Franz Schubert]]
 
== Lidoj ==
Jen la titoloj de la lidoj kun iliaj der [[Deutsch-Verzeichnis|verknumeroj]] kaj tonalo.