'''MOLTER Károly''' estis ŝvabdevena rumanuja hungara verkisto, kritikisto, publicisto (naskita en [[Óverbász]], la [[2-aan de decembro]] [[1890]] –kaj mortinta en [[Marosvásárhely]], la [[30-aan de novembro]] [[1981]]). Li estis la patro de literaturkritikisto [[Péter Marosi]] kaj de ĵurnalisto, verkisto [[Barna Marosi]].
==Biografio==
LiKároly Molter devenis el germana familio. Li studis en [[Kecskemét]], kie ellernis la hungaran lingvon. En [[Budapeŝto]] akiris diplomon de instruisto pri la hungara- germana lingvoj kaj loksidiĝis en [[Târgu Mureş]], kie estis instruisto inter [[1913]]-[[1945]]. Ekde [[1945]] ĝis [[1950]] li estis universitata profesoro de la germana lingvo en [[Bolyai Tudományegyetem]]. Ekde la komenco li estis ano de [[Verkista laborkomunumo Helikon]].