Ŝtopskatolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La [[ŝtopskatolo]] estas ŝtopanta elemento de maŝinkonstruado, kiu donas la ŝtopadon inter turnanta [[akso]] aŭ alternante movanta [[stango]] kaj fiksaj partoj helpe de skatolo kontraŭ efiko de premhava likvaĵo aŭ vaporo. Je plej simplaj kazoj ĝi estas la funkcianta [[lubrikaĵo|lubrikado]] de [[lagro]]. Ia manko de ŝtopado ĉiam karakterizas la ŝtopskatolon, tial ĉiam aperas certa malgranda vapornubo ĉe stango kaj la armaturo, aŭ certa susuro.
 
La ŝtopskatolo kunmetiĝas el ŝtopmaterialo kaj skatolo, kiun fermas flanĝa aŭ ŝraŭbrelhava mufo. Helpe de [[ŝraŭbrelo]] aŭ apartaj ŝraŭboboltoj kunpremiĝas la ŝtopmaterialo. Pro la laŭlonga premo estiĝas ankaŭ radia premo, kaj tiel la ŝtopaĵo tenante al la vando de skatolo premiĝas al la movanta peco. Tiel oni povas estigi ĝustan, minimuman ŝtopbreĉon, kiu kontentiĝas la uzinajn postulojn. Certa eta elfluaĵo ne estas absolute evitebla. La larĝa kontaktanta surfaco kaj la granda premo por elflumanka ŝtopo kaŭzas relative grandan froton.
 
Ŝtopskatolaĵoj trovas aplikon por ekonomiajn solvojn ŝtopi aksojn de pumpoj kaj miksiloj kaj ĉe reguligaj kaj alĝustigaj ventiloj kiel stangoŝtopaĵoj. Pli malfrue oni aplikis bluan kaj blankan asbeston, kiuj jam anstataŭas modernaj materialoj, kiel [[aramido]], [[grafito]] kaj artefaritaj materialoj. La ŝtopaĵoj fabrikiĝas per maŝinoj aldonante diversajn lubrikantajn kaj impregnitajn materialojn.