Die schöne Müllerin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
== Enhavo ==
La enhavo estas tipe [[Romantismo|romantisma]]: juna muelista submajstro migradas. Li sekvas la pason de rivereto, kiu kondukas lin finfine al muelejo. Tie li enamiĝas en la filinon de sia nova majstro. Sed la celata amrilato al la bela kaj por li neatingebla muelista filino fiaskas. Ŝi ja eble je la komenco ne malinklinas al li. Sed tiam ŝi sin turnas al ĉasisto, ĉar ĉi tiu havas la pli renoman profesion kaj korpigas virecon kaj seksforton. Freneziĝinte pri tio la malfeliĉa muelisto sin dronigas en la rivero, kiu en la lidociklo mem enprenas la rangon de „kunaganto“: Ĝi estas ofte alparolata rekte de la muelisto; en la antaŭlasta lido (Der Müller und der Bach – la muelisto kaj la rivereto) la du kantas alterne, en la lasta lido finfine (Des Baches Wiegenlied – lulkanto de la rivereto) la rivereto kantas elegian dorm- kaj mortkanton por la muelisto, kiu kuŝas en ĝi kiel en mortolito. La rivereto estas rigardata amiko de la muelisto, sed estas ankaŭ interpretebla kiel malamiko kiel [[Mefistofelo]], ĉar ĝi kondukas la mueliston morten.
== Interpretado ==
La unuaj lidoj de la ciklo estas komponitaj gajaj kaj antaŭenpuŝiĝaj, kio rezultigas ankaŭ la rapidan - ofte tenata en 32-aj notoj - pianakompanadon. La dua parto de la lidociklo ŝanĝiĝas en rezignemon, melankolion kaj senkonsciigan koleron kaj similas pro sia mortsopiro al la dua granda lidociklo de Schubert: Die [[Winterreise]]. La duono de la titoloj de la dua parto do staras en minoro. La limoj inter senbrida vivovolo, timo kaj malespero, melankolio ĝis deprimiĝo en ambaŭ verkoj estas profunde elsonditaj. En la komponaĵo respeguliĝas krom la propra malfeliĉa amo de Schubert ankaŭ lia vivohumoro stampita de grava malsano ([[sifiliso]]) <ref>Walther Dürr, Andreas Krause:'' Schubert Handbuch'', Bärenreiter, Kassel, 2-a eldono 2007, paĝo 31</ref>.
 
== Referencoj ==