Mário Chaves: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Universitato de Miĉigano
Linio 1:
'''Mário de Magalhães CHAVES''', [[kuracisto]], naskiĝis en [[1920]]. Li diplomitiĝis pri [[odontologio]] kaj [[medicino]] en [[Rio-de-Ĵanejro]] kaj frue fariĝis [[profesoro]] pri ambaŭ fakoj. Kiel stipendiulo de [[Fondaĵo Kellogg]] li magistriĝis pri publika sano en la [[Universitato de MichiganMiĉigano]].
 
Li lanĉis pioniran kurson pri [[sanitara odontologio]] en la [[Universitato de San-Paŭlo]], kies [[lernolibro]] fariĝis modelo por la odontologiaj [[fakultato]]j de [[Sudameriko]]. Li plurjare agadis pri odontologio en OPS ([[Tutamerika San-Organizo]], [[Vaŝingtono]]), kiel ties respondeculo pri sanitara odontologio en [[Latinameriko]]. Agadis plurjare pri odontologio kaj medicino en MSO ([[Monda San-Organizo]], [[Ĝenevo]]), kie interalie li studis la dentan situacion en [[Afriko]] kaj ellaboris planon por prizorgo de denta sano en la tuta mondo. Li estis kundirektoro de ALAFO ([[Latinamerika Asocio de Odontologiaj Fakultatoj]]) kaj de FEPAFEM ([[Tutamerika Federacio de Asocioj de Medicin-Facultatoj]]). Li kundirektis [[Fondaĵo Kellogg]], respondece pri teknika helpo al Latinameriko en ĉiuj kampoj.