Maotai-brando: Malsamoj inter versioj

275 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
AAld: + 3 eksteraj ligiloj
e (h-sistemo al x-sistemo)
(AAld: + 3 eksteraj ligiloj)
'''Maotai-brando''' estas ĉina distilita [[likvoro]], [[brando]], farita el [[sorgo]] kaj havante 65% da [[alkoholo]].
 
La brando naskiĝis en la malproksima Maotai-urbeto apud Ĉiŝui-rivero de Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. La malproksimeco de fabriko de la brando tute ne influas ĝian famon kaj vendokvanton.
 
Legendo diras, ke antaŭ tre longe, kiam Maotai-urbeto estis dezerta vilaĝo, tie loĝis bonkora junulo. Li ofte helpis malriĉulojn per sia malmulta enspezo. Foje en pluvego li trovis tre belan [[papilio]]n mortantan. Li forigis koton de la papilio kaj metis ĝin en arbotruon. Post kelkaj tagoj li vidis ĉe la vilaĝa enirejo paron da papilioj dancante flugantaj al li, poste unu el ili flugis antaŭen kaj la alia flirtis ĉirkaŭ li. Li sekvis la flugantan papilion. Ĉe la fino de la vojeto li trovis [[groto]]n kaŝitan en floroj, el kiu fluis fonto. Li kaŭriĝis, prenis mankavon da fontakvo kaj ĝin gustumis. Dolĉe! Oni diras, ke el bonkvalita fontakvo facile distiliĝas aroma [[brando]]. Li do komencis provfari alkoholaĵon el la fontakvo. Vere aromega estis la farita brando. Drinkantoj ĝin laŭdis. Poste venis najbaraj vilaĝanoj kaj tiuj el malproksimeco por trinki la aroman brandon. De tiam Maotai-vilaĝo prosperiĝis...
De [[Han-dinastio]] ([[-206|206 a.K.]] – [[220|220 p.K.]]) la brando Maotai famis en la kortego de antikva [[Ĉinio]]. En postaj periodoj ĝi ankaŭ aperis en gravaj festoj kaj ceremonioj. Hodiaŭ Ĉinio ankoraŭ prenas ĝin kiel ŝtatan donacaĵon kaj trinkaĵon, tial ĝin oni nomas ŝtata brando de Ĉinio.
 
Laŭdire [[ZHOU Enlai]] (ĉou enlaj), eksa ĉefministro de Ĉinio, estis fidela kliento de Maotai-brando. Li ofte ĝin trinkis kaj kelkfoje donacis al fremdaj amikoj. En [[1972]], kiam Nixon, tiama prezidanto de Usono, vizitis Ĉinion, Zhou lin regalis per Maotai-brando. Por protekti Ĉiŝui-riveron, el kies akvo oni faras Maotai-brandon, Zhou diris: “Por garantii la kvaliton de Maotai kaj ne polui la riveron, estas malpermesite fondi fabrikon ĉe la supra parto de la rivero.” Hodiaŭ la rivero ankoraŭ estas pura kaj la brando – aroma.
 
[[Kategorio:Alkoholaĵoj]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://www.china-moutai.com <!-- _貴州茅台酒股份有限公司公式サイト_ -->
{{el}} http://www.cbw.com/company/moutai <!-- _Kweichow_ _Moutai_ -->
{{el}} http://www.moutaichina.com/en/index.asp <!-- _Kweichow_ _Moutai_ Co., _Ltd_. -->
 
 
[[de:Maotai]]
201 405

redaktoj