Beboportotuko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 2 bildoj + 1 kategorioj
Linio 3:
 
== Historio ==
Beboj estis kaj estas portataj sur ĉiuj kontinentoj. Ĝis antaŭ 200 jaroj oni ankoraŭ portis bebojn en [[Eŭropo]], sed ĉefe ĉe malriĉuloj. Ekde la [[19-a jarcento]] oni fabrikis beboĉarumojn.
 
== Avantaĝoj kaj malavantaĝoj ==
[[Image:Shultrotuko.jpg|thumb|Bebo en ŝultrotuko]]
Portante bebon en ŝultrotuko, la movebleco nur iomete malpligrandiĝas. Ambaŭ manoj estas liberaj kaj ŝtuparoj aŭ publikaj transportiloj facile uzeblaj.
Tiel la ŝultrotuko respondas al la bezono de la bebo senti alian korpon kaj al tiu de la portanto povi facile movi. Bebo konstante spertas movon, ĝi facile ekdormas kaj ne facile vekiĝas eĉ se okazas laŭta bruo aŭ subita movo, ĉar tuj ĝi denove retrovas kutiman medion. La bebo spertas ne timon vekiĝante, ĉar ĝi ne estas sola. Samtempe danke al la konstanta movo bebo trejnas sian ekvilibrosenson.
 
Ŝultrotuko estas malpli peza kaj volumena ol ĉarumo, kaj multe pli facile transportebla.
Necesas eklerni facile kaj rapide entukigi la bebon, sed post kelkaj tagoj tio estos eĉ pli rapide ol enĉarumigi ĝin.
 
Vestado de bebo ne necesas kiam oni eliras la domon, sufiĉas granda survestaĵo de la portanto por kovri ĝin, eble aldonu ĉapon kaj ŝtrumpetojn.
Linio 20:
 
== Medicina vidpunkto ==
D-ro Bernhard Hassenstein nomis la homan suĉinfanon portato (Hassenstein, Kirkilionis 1992). Fakte homaj naskitoj - kiel ankaŭ simiidoj - havas kroĉreflekson (Moro-reflekson) kaj kaptreflekson (Palmar-reflekson). Kiam oni levas bebon, ĝi instinktive prenas posicion por esti portata.
 
Biologiistoj tial nomas homojn aktivaj portatoj, kvankam homaj suĉinfanoj ne povas sole alkroĉiĝi al portanto, sed devas esti portataj kiel pasivaj portatoj.
Linio 27:
 
== Elekto kaj uzo de ŝultrotukoj ==
Atentu la teksaĵon, ĝi devas esti fleksebla, sed tamen firma. Zorgu ankaŭ pri la koloraĵo, kaze ke bebo suĉu la tukon.
 
Ŝultrotukoj ekzistas en multaj longecoj. Mallongaj tukoj praktikas, sed ne ebligas ĉiujn porteblecojn (oni povas porti bebon kuŝantan kaj infanon sur kokso). Longaj tukoj (5 ĝis 6 metrojn longaj) ebligas ĉiujn porteblecojn: antaŭ la torso, sur la dorso, sur la kokso, ... kaj ankaŭ eblas uzi tiun tukojn kiel ekzemple hamako.
 
Gravas porti infanon (en ŝultrotuko aŭ en aliaj portiloj) ĉiam vizaĝe al la korpo de la portanto. Nur tiel, la infana dorso estas bone subtenata (kaj se temas pri knabo, ne ekzistas danĝero por la testikoj).
 
Kutime beboŝultrotukoj estas liverataj kun detalaj liginstruoj kaj eblas trovi ekzemplojn en la reto, tamen estas preferinde sekvi kurson aŭ almenaŭ esti helpata de spertaj gepatroj.
Linio 41:
 
=== germane ===
* Bernhard Hassenstein, Evelin Kirkilionis: ''Der menschliche Säugling, Nesthocker oder Tragling?''. In: Wissenschaft und Fortschritt 42/1992
* Anne Manns, Anne Christine Schrader: ''Ins Leben Tragen''. Verlag für Wissenschaft und Bildung, Berlin 1995, ISBN 3-86135-570-1
* Evelin Kirkilionis: ''Ein Baby will getragen sein''. Kösel-Verlag, München 1999 ISBN 3-466-34408-5
Linio 50:
* [http://www.trage-tuch.de http://www.trage-tuch.de] - Klarigoj kaj informoj en la germana
* [http://perso.wanadoo.fr/m.a/koro/shultrotuko.html Personaj spertoj] En Esperanto kaj en la franca
[[Dosiero:Babytragetuch.jpg|thumb|left|180px|<!-- Patro enuanta lia 4 monata malnova bebo en svingoĵetilo -->]]
[[Dosiero:Ergobabycarrier.jpg|thumb|left|180px|<!-- _Ein_ Infano _im_ _Tragesack_ _auf_ _dem_ Dorso _der_ Patrino. _Wichtig_ _ist_, _dass_ _die_ _Tragehilfe_ _die_ _Spreiz_-_Anhockhaltung_ _unterstützt_ -->]]
<br clear=all>
[[Kategorio:Homoj]]