Interesus ankaŭ la personeco de Kolumbo kakaj la pasioj kaj la celoj kiuj lin movis. Inter kiuj eble ne lastas la celo provizi la regantojn je oro kaj financaj rimedoj por sukcesi krei armeon por liberigi la Sanktan Landon, nome Palestinon tiam okupitajn de islamanoj. Rilate tion, ne elfuĝu el la atento ke se la religia fono de Kolumbo estas vere sincera, ĝi sonas iomete eksteĥore ĉar ĝuste en tiu jarcento la idealo de la krucmilito jam mortis de longe: Kristoforo Kolumbo, paradokso de la historio!, malfermas la novan epokon per idealo malnova! (Tzvetan Todorov. La konquête de la Amérique)