Grand-basenaj montarbaroj: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:Prometheus Wheeler.jpg|eta|220px|left|Maldensarbaro de grandaĝa pino.]]
Kvar ĉefaj maldensarbaraj kaj arbaraj tipoj estis identigitaj en tiu regiono, inkluzive de kolorad-abia arbaro ( ''Abies concolor'' ), sub-altmontara maldensarbaro, fleks-pina maldensarbaro ( ''Pinus flexilis'' ), kaj grandaĝ-pina maldensarbaro ( ''Pinus longaeva'' ). Grandaĝa pino estas vera [[arbolimo]]-specio de la plej altaj ( ĝis 3 540 m ) dezertaj altitudoj. Tipe la specio konstituas unuspeciajn maldensajn arbarerojn, alimaniere ĝi miksiĝas kun fleksa pino kaj troviĝas en la plej malricaj kaj plej sekaj [[grundo]]j kaj vegetas je iuj el la plej severaj [[klimato]]j ene de la regiono ( ekzemple montaj pintoj ). Grandaĝaj pinoj estas inter la plej maljunaj [[organismo]]j en la mondo kun iuj individuoj datigitaj al pli ol 4 600 jaroj. Ironie, la plej maljuna individuo estis dehakita dum la datiĝo-[[procezo]]. Sub-altmontara maldensarbaroj estas inter la plej alt-altitudaj maldensarbaroj en la regiono kaj konsistas el fleksa pino aŭ grandaĝa pino. Tiuj arboj kutime estas tro mallongaj kaj tro larĝ-spacigitaj por esti konsiderataj kiel arbaroj. Montaraj kolorad-abiaroj estas larĝe dissemitaj sen[[Subarbaraĵo|subarbaraĵaj]] arbareroj kiuj ofte miksiĝas kun pinoj el la pinjono-grupo kaj aliaj arboj en krutaj modere humidaj norden-fruntantaj [[ravino]]j kaj [[deklivo]]j sub la montokrestoj. Fleks-pinaj maldensarbaroj estas dezerto-orientigitaj pinoj kiuj malofte konstituas arbarojn kaj kutime estas miksitaj kun grandaĝa pino. Fleksa pino kaj kolorada abio miksiĝas en sensubarbaraĵaj arbareroj je la eniroj de orienten-fruntantaj [[kanjono]]j kie blank-ŝela pino ( ''Pinus albicaulis'' ) kaj mertens-cugo ( ''Tsuga mertensiana'' ) troviĝas laŭlonge de okcidenten-fruntantaj kanjonoj.
 
En Blanka Montaro ( ''White Mountains'', Kalifornio ), fleksa pino estas la plej abunda en humidaj, [[Granito|granitaj]] grundoj je 2 900-3 355 metroj kaj je pli malaltaj altitudoj tiu specio konstituas unuspeciaj arbareroj. Aliaj malpli okulfrapaj maldensarbaraj tipoj inkludas tordan pinon ( ''Pinus contorta'' ) kaj amerikan [[tremolo]]n ( ''Populus tremuloides'' ).
 
==Vidu ankaŭ==
40 827

redaktoj