Fasonado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: be:Дызайн; cosmetic changes
Linio 1:
[[DOSIERO:Wassilychair.jpg|right|thumb|250px|<center>[[Seĝo Wassily]]<br />(fasonita de [[Marcel Breuer]])]]
'''Fasonado''' (aŭ ''dezajnado'' aŭ ''dizajnado'') estas la teĥnika arto doni '''fasonon''' (aŭ ''dezajnon'' aŭ ''dizajnon'') al [[industrio|industrie]] aŭ [[teknologio|teĥnologie]] produktata [[objekto]]. Fasono ampleksas ĉiujn formajn kvalitojn de artefarita objekto, kiujn oni kreis konscie kun konsidero de kaj aspekto kaj funkcio. Plej ofte temas pri utiligebla kaj reproduktebla produkto.
 
Fasoni estas kompleksa tasko, kiu integras [[tekniko|teĥnikajn]], [[socio|sociajn]] kaj [[ekonomio|ekonomiajn]] rimedojn, konsiderojn [[biologio|biologiajn]] kaj [[psikologio|psikologiajn]] kun la efikoj de [[materialo]]j, [[formo]]j, [[koloro]]j kaj [[spaco]] ĉiam rigarde al ĉies interdependeco. Fasonado do povas postuli multajn horojn da [[intelekta laboro|laboro intelekta]], [[modlo|modlado]], iterativaj ŝanĝoj kaj re-plandesegnado.
 
== Lingva noto ==
"Dezajno" (tiel en [[PIV]] 2002/2005) kaj "dizajno" (tiel en [[ReVo]]) estas ne-oficialaj [[novradiko]]j, ambaŭ bazitaj sur la angla vorto "design" [d''i''ZAJN]. "Fasono" estas [[Fundamento de Esperanto|Fundamenta]] vorto, kiu origine havis signifon limigitan al la fasono de vestaĵoj; sed jam ĉe Zamenhof, kaj tre multe en la nuntempa lingvouzo, la signifo de "fasono" ampleksiĝis al aliaj produktitaj objektoj.
 
== Rilato inter fasonado kaj metiartoj ==
Fasonado en si mem estas granda industrio en la [[moderna epoko]], precipe en la [[okcidenta civilizo]]. Ĝi rilatas al la ''[[metiartoj]]'', kaj ofte fluas la limo inter tiuj du. Tamen la metiartoj pli ofte temas pri la ''praktika laboro'', dum fasonado pritemas ''[[ideo]]jn''. Ekzemple, ĝenerala jup-kudrado estas "metio", la specifa scio aplikata por finkudri jupon estas "metiarto", kaj ofte oni kudras laŭ specifa "fasono". Se tiu fasono plias la bazan praktikecon (kaj do enhavas grajnon da [[arto]] en si), verŝajne ĝin fasonis [[fasonisto]] sperta pri "fasonado".
 
== Specoj de fasonado ==
:'''Tridimensia fasonado'''
:[[Industria fasonado]] - [[Vestaĵa fasonado]]
Linio 17:
:[[Grafika fasonado]] - [[Afiŝa fasonado]] - [[Retfasonado]] - [[Skribfasonado]]
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Arkitekturo]]
* [[Inteligenta Dezajno]]
Linio 30:
[[ar:تصميم]]
[[az:Dizayn]]
[[be:Дызайн]]
[[be-x-old:Дызайн]]
[[bg:Дизайн]]