Oleaĵoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Mendel I 146 v.jpg|thumb|Vartransportisto en la 16-a jarcento.]]
 
'''OLEAĴOJ''' (germane: Olitäten; la radiko estas verŝajne la latina vorto "oleitas"<ref>[http://woerterbuchnetz.de/DWB/?lemid=GO01559]</ref>) estis laŭdire sanigaj, ĉefe en la [[Turingia Arbaro]] memfabrikitaj oleoj, balzamoj, pulvoretoj, piluloj kaj esencoj.
 
[[Timiano]], meumo, [[hiperiko]], arniko kaj multaj aliaj [[kuracplantoj|herboj medicinaj]] bonege kreskas en la [[Turingia Arbaroskisto|turingia skista montaro]]. Produktadaj centroj estis la vilaĝoj de [[Oberweißbach (Turingio)|Oberweißbach]], [[Deesbach]], Lichterhain kaj [[Meura]]. Eĉ Goeto en siaj natursciencaj skribaĵoj priskribis la laboron de tiuj hobiaj apotekistoj<ref>[http://books.google.de/books?id=VA5hbLVIFf8C&pg=PA353&lpg=PA353&dq=%22durch+emsige+sogenannte+balsamtr%C3%A4ger%22&source=bl&ots=x7DL7bOWQe&sig=F6KSd3keX0IpVpj5F9EO9urkEpQ&hl=de&sa=X&ei=68wYUJuzFMfbsgbNioDYAg&ved=0CDYQ6AEwAQ#v=onepage&q=%22durch%20emsige%20sogenannte%20balsamtr%C3%A4ger%22&f=false]</ref>.
 
Gravis ne nur la regiona abundo de la kreskaĵoj sed ankaŭ la nekomplika dispono de gravaj krudmaterialoj. Oni akiris ekzemple fagolignon ĉe la lignokarbistoj, alunon kaj vitriolon ĉe la ministoj. La vitrofarejoj en [[Lauscha]] liveris la distilaparatojn kaj la unuformajn fiolojn kaj boteletojn por la likvaĵoj sanigaj. Bone protektikaj la eliksiroj ekvojaĝis sur la ŝultroj de la t.n. balzamoportantoj<ref>[http://books.google.de/books?id=xqh5411nizoC&pg=PA141&dq=Buckelkr%C3%A4mer&hl=de&ei=WjVuTLbNGYHNjAfymez6CA&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=1&ved=0CCkQ6AEwAA#v=onepage&q=Buckelkr%C3%A4mer&f=false]</ref>. Ili trapasis distancojn de ĝis dekojn da kilometroj po tago kaj aliris ankaŭ medicine malbone prizorgatajn regionojn. Komercistoj el la Turingia Arbaro atingis multajn longdistancajn eŭropajn landojn.