Dujara planto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TjBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.2) (robota aldono de: an:Planta bianyal |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 3:
'''Dujara planto''' estas [[angiospermo]] kiu bezonas du jarojn por kompletigi sian [[Biologio|biologian]] [[Vivciklo (biologio)|vivciklon]]. Dum la unua jaro la planto kreskigas [[folio]]jn, [[tigo]]jn, kaj [[radiko]]jn ( vegetalajn strukturojn ), tiam ĝi komencas periodon de [[dormo]] tra la pli malvarmaj monatoj. Kutime la tigo restas tre mallonga kaj la folioj estas apud la [[grundo]], formante [[rozeto]]n. Multaj dujaraj plantoj postulas malvarmo-traktado, aŭ [[vernalizo]]n, antaŭ ol ili povas flori. Dum la sekvanta [[printempo]] aŭ [[somero]], la tigo de la dujara planto forte longiĝas, aŭ "saltas". La planto tiam floras, produktante [[frukto]]jn kaj [[semo]]jn antaŭ ol finfine morti. Estas malpli da dujaraj plantoj ol [[staŭdo]]j kaj ol [[Unujara planto|unujaraj plantoj]].
Sub
El ĝardenista vidpunkto, la statuso de planto kiel unujara planto, dujara planto, aŭ staŭdo ofte dependas de ejo aŭ [[celo]]. Dujaraj plantoj kiuj estas kultivitaj por la floroj, fruktoj aŭ semoj kreskigendas dum du jaroj. Dujaraj plantoj kultivitaj por manĝeblaj folioj aŭ radikoj estas traktitaj kiel unujaraj plantoj. Se normale dujara planto estas kultivita sub ekstreme severaj cirkonstancoj, ĝi estu traktita kiel unujara planto ĉar ĝi ne transvivos la vintra malvarmo. Analoge, unujara planto vegetanta sub tre favoraj kondiĉoj povas prezenti sukcesegan semopropagadon, tiel ke ĝi ŝajnas esti dujara aŭ plurjara planto. Veraj dujaraj plantoj nur unufoje floras, dum staŭdoj floras ĉiun jaron ekde matureco.
|