Vikipedio:Reguloj pri forigado: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ĝermo |
Marcos (diskuto | kontribuoj) kopiis el Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj aldonis kelkajn klarigojn |
||
Linio 1:
[[Vikipedio:Administrantoj|Administrantoj]] rajtas forigi paĝojn komplete el la Vikipedio. Aliaj kunlaborantoj ja ankaŭ povas tute malplenigi paĝon, sed ĝi tamen daŭre ekzistas tiam. Do por forigi fuŝe kreitajn artikolojn tute, necesas la administrantoj.
La laboro de la administrantoj estas forigi tiujn paĝojn, kiuj estas klare fuŝaj, kaj kun kies forigo konsentas la Vikipedia komunumo ĝenerale. Por ke administrantoj ne misuzu sian rajton de forigado, ni havas la paĝon [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj]], kie ĉiuj Vikipediistoj kune diskutas pri forigoj. La administrantoj nur forigu paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu paĝo.
Por ke la administrantoj sciu kiam ili rajtas forigi paĝon, ekzistas jenaj tempolimoj. Kiam paĝo aperis tiom longe sur [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj]] sen iu ajn voĉo kontraŭa al la forigo, tiam administranto rajtas forigi ĝin.
==Tempolimoj==
===Tuj forigindaj artikoloj===
*pro vandalismo
*pro gramatike malĝusta titolo (ekz. demokrtia anstataŭ [[demokratio]])
===post ioma tempo forigindaj artikoloj===
Post ioma tempo (de 1 horo ĝis 1 semajnoj, dum kiuj neniu ek/pluredaktis artikolon; (sube aperas „Laste redaktita je”) kaj ne indikas redaktadon per ŝablono '''redaktata'''.
====trihora tempolimo====
*senfrazaj artikoloj, kiuj havas nur titolon kaj eble prezentas nuran bildon
*unu-dufrazaj neenciklopediaĵoj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj)
*fremdlingvaj (ne esperantolingvaj) artikoloj - se neniu ektradukas ilin
====unutaga tempolimo====
*artikoloj neenciklopediaj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj) ekz. bugzi, aŭ apartenas al [[vikipedio:forigendaj artikoloj#difino apartenanta al vortaro|vortaro]] aŭ al vikicitaĵoj
====unusemajna tempolimo====
*esperantigitaj urbetoj, vilaĝetoj, personaj nomoj sen indiko pri la originala aŭ alilingva nomo (ekz. B naskiĝis tie; en 1910 funkciis tie klubeto), kio malebligas la pluredakton, serĉon de fontoj por pluredakti ĝin
*unu-dufrazaĵoj kun netrafa frazo, ne pluredaktitaj
===alidirektindaj artikoloj===
Se artikolo konsistas el unu-du vortoj (nomoj de personoj) aŭ pala, netrafa frazo, oni devas serĉi por ĝi lokon en konvena artikolo kaj krei en tiu suban branĉeton. Se tie kreskas la teksto al merita artikolo, oni devas ĉesigi la alidirekton kaj denove krei la artikolon.
===difino apartenanta al vortaro===
*tro vortareca temo: aldonu al [[ReVo]], se tie ne ekzistas tiu vorto.
===Proponoj===
Kreu artikolon kun minimume unu trafa frazo - prefere kun tri, kun ligoj al aliaj artikoloj kaj kun intervikiaj ligoj (do al alilingvaj artikoloj), kiuj helpos al aliaj redaktantoj pluredakti. Nepre legu la konsilojn de la paĝoj [[Helpo:Kiel redakti paĝon|Kiel redakti paĝon]] kaj [[vikipedio:La perfekta stumpa artikolo|La perfekta stumpa artikolo]].
Unu trafa fazo: Kiam, kiu, kion, kion gravan, kiom, la esenco de la afero ktp..
Ekzemploj pri unufrazaj hororaĵoj, kiuj ne prilumigas la temon:
*'''Ludoteorio''' estas fako de [[matematiko]].
*Meccano ("mekano") estas [[ludo]].
*(Jacques DUPUIS) La [[arkitekturo|arkitekto]] [[Belgio|belga]] naskiĝis je la [[1914]] en [[Quaregnon]] kaj mortis je la [[1984]] en [[Mons]].
Vizitu [http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Shortpages la liston de la plej mallongaj paĝetoj] por pluredakti ilin.
{{ĝermo}}
|