Ŝirin Ebadi: Malsamoj inter versioj

1 bitokon forigis ,  antaŭ 9 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (robota aldono de: diq:Şirin Ebadi)
Kaj en siaj esploroj kaj kiel aktivulo, ŝi estas konata pro antaŭenigo de pacaj, [[demokratio|demokratiaj]] solvoj al gravaj problemoj en socio. Ŝi aktive partoprenas en publikaj debatoj kaj estas konata kaj admirata de la ĝenerala publiko en sia lando por la defendado antaŭ la tribunalo por viktimoj de atakoj de la konservativa frakcio kontraŭ [[libera parolado]] kaj [[politika libereco]].
 
Kiel advokato, ŝi envolviĝis pri kelkaj disputigaj politikaj kazoj. Ŝi estis la advokato de la familioj de la verkistoj kaj intelektuloj kiuj estis viktimoj de la seriaj murdoj en 1999-2000. Ŝi estas konata pro defendo de unuarangaj opoziciuloj kiel ekzemple la familio de Dariush Farouhar kaj de lia edzino kiuj ambaŭ estis retrovitaj mortbatitaj. Ili staras inter la intelektuloj kiujn minacadas kaontraŭreformistajkontraŭreformistaj ekstremuloj deciditaj tiel haltigi la politikon de [[Mohammad Ĥatami|Ĥatami]] kiu liberigis la parolrajton. Ŝi laboris aktive - kaj sukcese - por malkaŝi la ĉefulojn malantaŭ la atako kontraŭ la studentoj ĉe [[Tehrana universitato]] en [[1999]] kie kelkaj studentoj mortiĝis.
 
Rezulte, Ebadi estis malliberigita en multaj okazoj. En [[2000]] Ebadi estis akuzita disdoni videokasedon de konfeso de ekstremulo kiu malkaŝis ke konservativaj gvidistoj instigis fizikajn atakojn kontraŭ reformistoj. Ŝi pro tio ricevis enkarceran punon kaj profesian malpermeson, kiuj atentigis la mondon pri [[homaj rajtoj]] en [[Irano]].
Sennoma uzanto