Medea (mitologio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: be:Медэя
e Ligilo
Linio 10:
La reĝo Eeto estis surprizita pro Jazona sukceso, elpensadis pluajn taskojn kaj artifikaĵojn. Li suspektis, ke iu al Jazono helpis kaj suspektis ankaŭ Medean. Ŝi jam sciis, ke ne estas sekure atendi, helpis al Jazono preni la orfelon el la sankta arbo sorĉnarkotinte la drakon. Ili ambaŭ kaj ĉiuj viroj fuĝis navigante per la ŝipo [[Argo (ŝipo)|Argo]]. Sed la reĝo Eeto ne rezignis venĝon kaj sendis militistaron gvidatan de la duonfrato de Medea [[Apsirto]] persekuti la fuĝantojn. Post longa navigado ĝi atingis ilin apud enmariĝo de la rivero [[Danubo|Istro]], nun Danubo. Medea invitis Apsirton al la sekreta kunveno kaj Jazono, artifike preparita en gvatejo mortigis lin per glavo. Baldaŭ post tio la batalo finiĝis per venko de [[Argonaŭtoj]].
 
Sed pro tiu ĉi artifiko kaj murdo dioj punis ilin per longa kaj suferplena vojaĝo hejmen. Ili navigis tra multaj riveroj, ankaŭ preter marmonstroj [[Skilo #Skilo, la marmonstro|Skilo]] kaj [[Ĥaribdo]], estis ankaŭ sur insulo de la sorĉistino [[Kirko (mitologio)|Kirko]]. Ŝi purigis Jazonon kaj Medean de kulpo pro la murdo de Apsirto.
 
Sur insulo de fajakoj atingis ilin ankoraŭ unu deputitaro de la reĝo Eeto kaj petis Jazonon eldoni Medean. Por malhelpi tion Jazono edziĝis al Medea kaj ili ekvojaĝis al [[Iolko]] en [[Tesalio]].