Hildegard Knef: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Kino]] > Hildegard KNEF < [[Muziko]] < [[Literaturo]]
 
----
 
 
 
La [[Germanio|germana]] aktorino, kantistino kaj verkistino Hildegard Frieda Albertine KNEF naskiĝis je la [[25-a de decembro]] [[1925]] en [[Ulm]]. Fine de la 1940-aj jaroj ŝi furoris en diversaj filmoj montrantaj la malfacilan situacion postmilitan. En la filmo "Die Sünderin" ŝi dummomente montris sin nude kaj kaŭzis la ĝis tiam plej grandan skandalon en la germana kinohistorio. La filmo tamen (aŭ ĝuste pro tio) fariĝis sukceso.
 
 
 
Poste la aktorino ankaŭ famiĝis en Usono, kie ŝi nomis sin ''Hildegarde NEFF'' kaj krom en filmroloj tre sukcese aktoris en la ''Broadway''-musikalo "Silk stockings". Apud sia aktora kariero ŝi en la 1960-aj jaroj pli kaj pli dediĉis sin al la kantado de kanzonoj, kaj ŝia raŭka voĉo (eble kaŭzata pro la 40-60 cigaredoj, kiujn ŝi potage fumis) plaĉis al la publiko.
 
 
 
En la 1970-aj jaroj ŝi komencis trian karieron: la verkadon. Ŝiaj verkoj estas ĉefe membiografiaj kaj priskribas inter alie ŝian batalon kontraŭ la kancero. Je la [[31-a de januaro]] [[2002]] Hildegard KNEF mortis en [[Berlino]].
 
 
 
'''Famaj filmoj:'''
 
 
 
*Unter den Brücken (Germanio, 1945)
 
*Die Mörder sind unter uns (Germanio, 1946)
 
*Film ohne Titel (Germanio, 1947)
 
*Die Sünderin (Germanio, 1950)
 
*Decision before dawn (Usono, 1951)
 
*The snows of Kilimanjaro (Usono, 1952)
 
*Nachts auf den Straßen (Germanio, 1952)
 
*Landru (Francio, 1963)
*Fedora (Germanio/Usono/Francio, 1977)
 
*Fedora (Germanio, 1977)
 
 
 
'''Diskoj:'''
 
 
 
*So oder so ist das Leben (1962)
 
*Hildegard Knef spricht und singt [[Kurt TUCHOLSKY|Kurt Tucholsky]] (1965)
 
*17 Millimeter (1999)
 
 
 
'''Libroj:'''
 
 
 
*Der geschenkte Gaul (1970)
 
*Das Urteil (1975)
 
*Romy (1983)