Alfonso la 2-a (Portugalio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Informkesto verkisto | nomo = Alfonso la 2-a (Portugalio)<BR>(1185-1223) | dosiero = AfonsoII-P.jpg | priskribo = Alfonso la Dikulo aŭ la Leprulo. | dato ...
 
Linio 17:
La reĝado de Alfonso la 2-a sin karakterizis per nova stilo de registaro, kontraŭa al la militema tendenco de siaj antaŭuloj. Alfonso la 2-a ne kontestis siajn landbordojn kun [[Galegio]] kaj [[Reĝlando Leono|Leono]], nek serĉis sian ekspansion Suden (malgraŭ ke en lia reĝado la urbo Alcácer do Sal estis prenita de la [[Maŭroj]], en 1217, tamen laŭ iniciato de grupo da nobelaro estritaj de la episkopo de Lisbono), kaj li nepre preferis plifirmigi la ekonomian socialan strukturon de la lando. La unua aro de portugalaj leĝoj ŝuldas al li sian aŭtorecon kiu precipe celis la zorgon pri la privata proprietaĵo, civila rajto kaj monero-stampado. Krom tio, ambasadoroj estis irigitaj al diversaj eŭropaj landoj, klopodante estigi komercajn traktatojn. Kvankam la malzorgo pri la militismaj celoj, kiel ni menciis antaŭe, li irigis portugalajn trupojn, kiuj, flanke de la kastiliaj, aragoniaj kaj francaj, brave intermilitis en la fama [[Batalo de Las Navas de Tolosa]] ([[1212]]), defende de la [[Iberia Duoninsulo]] kontraŭ la muzulmanoj.
 
Aliaj reformoj de Alfonso la 2-a celis la interrilaton de la portugala krono kaj de la papo. Penante akiri la agnoskon pri la sendependiĝo de Portugalio, [[Alfonso la 1-a (Portugalio)|Alfonso Henriques]], lia avo, estis devigita leĝdoni multenombrajn privilegiojn favore de la Eklezio. Post kelkaj jaroj, ĉi-rimedoj fariĝis pezaj al Portugalio, kiu konstatis ke la Eklezio elvolviĝis kiel ŝtato ene de la Ŝtato. Okaze de la plifirmigo de la portugala ŝtato forte starigite, Alfonso la 2-a penis malfortikigi la klerikularan povon ene de la lando, kaj komencis utiligi parton de la buĝetoj de la preĝejoj kun celoj pri nacia uzo. Ĉi-sinteno estigis diplomatian konflikton inter la Papeco kaj Portugalio. Post esti ekskomunikita de la Papo [[Honorio la 3-a]], Alfonso la 2-a promesis reĝustigi siajn erarojn kontraŭ la Eklezion, tamen li mortis en 1223 ekskomunikite, ne klopodante fari ian ajn seriozan provon por plibonigi la politikan situacion.
Nur post la rezolucio de la konflikto kun la Eklezio, dum la unuaj monatoj de reĝado de lia sukcedanto Sanĉo la 2-a, Alfonso la 2-a finfine povis ripozi en paco en la [[Monaĥejo de Alcobaça]]. Li estis la unua monarko kiu faris de la [[Cistercianoj|cistercia abatejo]] la reĝan panteonon.
Laŭ liaj ordonoj estis faritaj la unuaj ''Generalaj Enketoj''<ref>[http://pt.wikipedia.org/wiki/Inquiri%C3%A7%C3%B5es_Gerais ''La Generalaj Enketoj''] estis administra procedo uzita en la unuaj tempoj de la portugala monarkio.</ref> en Portugalio, kies komenciĝo estis en 1220.