'''MÁRTON János''' estis rumanihungara aktoro, dramverkisto naskita en [[Zetea]] la [[4-an de junio]] [[1921]] kaj mortinta en [[Kluĵo]] la [[31-an de majo]] [[1998]].
==Biografio==
LiJános Márton komencis siajn studojn en [[Odorheiu Secuiesc]] kaj poste akiris diplomon de bazlerneja instruisto en instruistklerigejo de [[Cristuru Secuiesc]] ([[1944]]). Li instruis en sia naskiĝvilaĝo kaj kiel amatora artisto kaj reĝisoro ekaperis en teatraĵo de [[Áron Tamási]] ''Énekes madár'' ([[1946]]). Depost tiam li estis aktoro de [[Kolozsvári Állami Magyar Színház]]. Dume li finis la juron en [[Bolyai Tudományegyetem]] ([[1951]]). En roloj Balga, Lúdas Matyi, Tiborc, Svejk, Pompás Gedeon li impresis la publikon. Li enscenigis unuan fojon la teatraĵon ''A párisi per'' de [[Farkas Bolyai]] presigita en [[1818]] en [[Marosvásárhely]], sed forgesita ([[1965]]).