Pedro la 1-a (Kastilio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
== Junaĝo ==
Li estis la filo kaj sukcedonto de [[Alfonso la 11-a|Alfonso la 11-a ''la Justema'']] kaj de María de [[Portugalio]] (1313-1357), filino de la reĝo [[Alfonso la 4-a (Portugalio)|Alfonso la 4-a de Portugalio]]. Li estis la lasta reĝo de Kastilio de la [[Dinastio de Burgonjo (Hispanio)|Dinastio de Burgonjo]].
 
La reĝo patro ne zorgis lian edukadon, ĉar li vivis kun sia amantino Leonor Núñez de Guzmán, kaj lasis la zorgadon de la heredonto al la patrino María de Portugalio, kiu loĝis kun la filo en [[Sevilo]]. Rapide rivaleco eksplodis inter la partianoj de la diversaj sukceduntoj, ĉu filoj de la reĝo kaj de María de Portugalio ĉu filoj de la reĝo kaj de Leonor Núñez de Guzmán ĉu la [[Reĝlando de Aragono|aragonaj]] [[infanto]]j.