Pacismo: Malsamoj inter versioj

24 bitokojn forigis ,  antaŭ 9 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e (r2.7.1) (robota aldono de: io:Pacifismo)
e
Ke dum la mondmilito la armiloj de la spirito silentadis, estas kompreneble. [[UEA]] tiam uzis E-n por tre dankindaj homamaj celoj, helpo al malfeliĉaj viktimoj, pero de korespondaĵoj, ktp., sed agado en senco pacifista estis ne nur vana sed eĉ danĝera. Eĉ puran lingvan propagandon ŝovinistoj malhelpis per kalumnio de „defetismo“. La mondmilito ne nur sufokis ĉian pacifistan propagandon, sed la registaroj, kiuj ĝis nun ne ŝatis kaj tial ne subtenis E-n, nun ekuzis ĝin, por „informi“ la neŭtralan eksterlandon. Precipe Germanujo tiel agis.
 
Sed tuj post la milito sin montris, ke la E-istoj kiel unuaj sin retrovis en pacifista spirito. Iliaj kongresoj (Hago kaj [[Prago]]), estis la unuaj, en kiuj la „malamikaj“ nacioj kune kunlaboris. Estis fondita en 1923 „Universala E Pacifista Ligo“, unua prez Julia Isbrücker, la nuna [[Einar Dahl]]). Dum la antaŭkongreso en [[Vieno]] 31 jul. 1929, la Ligo aranĝis manifestacion en la granda salono de [[Kobenzl]], kiun patoprenis 400 kongresnoj. Oni decidis ĉiujare daŭrigi dum la UK tiujn manifestaciojn, sed tio restis nur decido, kaj grava E pacifista movado momente ne ekzistas; decidoj de diversaj societoj kaj kongresoj, artikoloj kaj broŝuroj ne multe ŝanĝas tiun ĉi situacion. Nur la „Konferenco por Paco en Praha“, 1927, estis iom grava vivsigno de la ideo. Ankaŭ ĝi pruvis, ke la ideo inter E-istoj vivas kaj okaze reaktiviĝos. Kaj signo de evoluo: ankaŭ inter la E-istoj oni nun pli bone komprenas, ke la pacifista problemo estas nur parte lingva problemo, sed ĉefe problemo rasa kaj ekonomia.
 
== Vidu ankaŭ ==
290

redaktoj