Plaĝa volejbalo: Malsamoj inter versioj

27 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
e
r2.7.3) (robota aldono de: lv:Pludmales volejbols; kosmetikaj ŝanĝoj
e (robota aldono de: af:Strandvlugbal)
e (r2.7.3) (robota aldono de: lv:Pludmales volejbols; kosmetikaj ŝanĝoj)
 
__NOTOC__
[[dosieroDosiero:Beach volleyball ball.jpg|eta|maldekstra|<center>plaĝa flugpilko]]
Plaĝa volejbalo evoluiĝis en la 1930-aj jaroj en Usono, komence kiel neserioza variaĵo de volejbalo. Ekde la jaro 1994 plaĝa volejbalo estas disciplino de la [[Someraj Olimpikoj]]. Kvankam ja ofte ĝi estas ludata ĉe sablaj plaĝoj, do marborde, sed laŭ la sportaj reguloj senprobleme eblas ie ajn instali sablan ludareon. Ekde la jaro 1997 ankaŭ ekzistas monda ĉampionado pri plaĝa volejbalo. Gvida organizaĵo pri la sporto estas la [[Federacio Internacia de Volejbalo]].
 
== Historio ==
=== Originoj en Usono ===
[[dosieroDosiero:Beach Volleyball In Lower Manhattan New York City World Trade Center.jpg|eta|<center>plaĝa volejbalo en [[Manhatano]], centre de [[Nov-Jorko]]]]
Plaĝa volejbalo ekestis en la 1920-aj jaroj en la plaĝoj de [[Santa Monica]] kaj de aliaj urboj en [[Kalifornio]]. La plaĝo ''Hermosa Beach'' en [[Los-Anĝeleso]] ĝis nun konsideriĝas unu el la plej popularaj ludejoj.<ref>[http://web.archive.org/web/20080723121726/http://www.hermosawave.net/webcam/newcamvideo.php reta kamerao en la plaĝo Hermosa Beach]</ref> Proksimume dek jarojn pli poste la sporto ankaŭ ekpopulariĝis en Eŭropo. Post kiam en la 1940-aj jaroj jam estis unuaj turniroj en Santa Monica, en la 1960-aj jaroj malsukcesis provo instali profesian ligon de plaĝaj volejbalaj teamoj. En la kalifornia plaĝo ''Manhattan Beach'' en 1965 organiziĝis unua "Plaĝa Malferma Ĉampionado", kiu de tiam okazas ĉiujare kaj konsideratas la "turniro [[Wimbledon]] de plaĝa volejbalo".<ref>''[http://articles.latimes.com/2005/jun/25/local/me-passings25.1 artikolo anglalingva en la gazeto "Los Angeles Times", la 25-an de junio 2005]</ref> La elstara sportisto ''Karch Kiraly'' helpigis pli popularigi la plaĝan volejbalon kaj en la 1980-aj jaroj kontribuis difini la ĝis tiaman libertempan okupon profesia sporta disciplino.
 
 
=== Monda ĉampionado ===
La domino de plaĝaj gevolejbalistoj el Usono kaj Brazilo ankaŭ montriĝas en la rezultoj de la monda ĉampionado. Post dek internaciaj turniroj en[[Rio-de-Ĵanejro]], en 1997 en [[Los-Anĝeleso]] okazis la unua oficiala monda ĉampionado. En la virina ĉampionado, post tri brazilaj venkoj sekvis tri usonaj. En la ĉampionado de 2007 la ĉina teamo de ''Tian Ĝia'' kaj ''Ŭang Ĝie'' montris, ke la plaĝaj volejbalistoj el Ĉinio pli kaj pli iĝas serioza konkurenco por la ĝis nun gvidaj nacioj. En la monda ĉampionado de 2009 usonaninoj ''Ross'' kaj ''Kessy'' daŭrigis la ĉampionecon por usonaj teamoj.
 
En la vira monda ĉampionado ĝis la jaro 2005 ĉiuj oraj medaloj iris al Sudameriko - kvarfoje al Brazilo kaj unufoje al Argentino. Nur en 2007 la ''Todd Rogers'' kaj ''Philip Dalhausser'' unuafoje portis la ĉampionan titolon al Nordameriko. En 2009 la germanoj ''Julius Brink'' kaj ''Jonas Reckermann'' iĝis mondaj ĉampionoj en la norvega urbo [[Stavanger]] - ĝis tiam germanoj nur unufoje atingis 3-an pozicion en monda ĉampionado, la venko do estis surpriza.
[[ko:비치발리볼]]
[[lt:Paplūdimio tinklinis]]
[[lv:Pludmales volejbols]]
[[mk:Одбојка на плажа]]
[[nds:Strandvolleyball]]
149 272

redaktoj