Vikipedio:Regularo pri tuja forigado: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
propono de nova versio
Linio 3:
Ĉi tiu paĝo klarigas la uzon pri '''tujaj forigadoj'''.
 
* '''[[Vikipedia diskuto:Regularo pri tuja forigado|bonvolu diskuti]]'''
== Kialoj ==
{{Kialoj pri tuja forigado}}
 
== Nova versio ==
Paĝoj povas esti tuj forigitaj (sen peto en [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj]]) se plenumas almenaŭ unu el tiuj kriterioj.
 
=== Ĝeneralaj ===
Tiuj ĉi kriterioj validas por ĉiuj nomspacoj.
# '''Sensencaĵo.''' Malplena paĝo, evidente sensenca aro da literoj ("qwer").
# '''Testa paĝo.''' Escepte de [[Vikipedio:Provejo]], [[Ŝablono:Provejo]], alia [[Vikipedio:Provejo de ŝablono|provejo de ŝablono]] kaj eventuala provejo en la nomspaco Uzanto.
# '''Evidenta vandalaĵo.''' Inklude de evidentaj, okulfrapaj misinformoj kaj alidirektiloj faritaj dum vandalado.
# '''Duobla paĝo.''' Paĝo kun sama enhavo kiel jam ekzistanta paĝo, kun malkorekta titolo, neligata de aliaj paĝoj.
#* Se titolo estas oftega eraro, malĝusta sed uzata oni prefere kreu alidirektilon al ĝusta paĝo.
#* Se la dosiero aŭ ŝablono ankoraŭ estas uzata oni unue anstataŭigu ties uzadon kaj nur poste ĝin forigu. Se ĝi estas multe uzata, kaj tamen foriginda, oni povas [[Vikipedio:Roboto/Laboroj|peti roboton]].
# '''Peto de aŭtoro.''' Se forigon petas ĉefa aŭtoro de la paĝo kaj bone argumentas por forigo kaj samtempe la paĝon ne signife redaktis aliaj redaktantoj.
# '''Reenmeto de laŭregule forigita enhavo.''' Reenmeto de praktike sama enhavo antaŭe laŭregule forigita, ne gravas ĉu antaŭe estis forigita tuj aŭ post baloto.
#* Ne validas por enhavo kiu estis post forigo laŭregule restarigita.
#* Eble refoja enmetado indikas ke pli bonus atendi ioman tempon ĉu paĝo iĝos taŭga por Vikipedio aŭ [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj|pli longe diskuti pri ĝia forigo]].
# '''Paĝo fare de forbarita uzanto.'''
# '''Orfa diskuto aŭ subpaĝo.''' Diskuto aŭ subpaĝo de jam forigita paĝo escepte se ĝi enhavas informojn iel utilajn por la projekto aŭ informojn pri forigo. Ne eblas forigi uzanto-diskuton nur pro tio ke tiu uzanto ne havas kreitan uzanto-paĝon.
# '''Teĥnika forigo.''' Nekontroversa forigo dum bontenado, ekz dum alinomigado aŭ kunigado de artikoloj.
# '''Misinforma aŭ ofenda enhavo.''' Varias elde simplaj ofendoj ("Volapuko estas volapukaĵo!") ĝis ''forte'' unuvidpunktaj kaj/aŭ malneŭtralaj artikoloj sen cititaj fontoj (ekz. biografioj, precipe de vivantaj homoj) en okazoj kiam ne eblas restarigi pli neŭtralan version aŭ prilaboro al akceptebla versio estus tro malfacila.
# '''Evidenta reklamo.''' Paĝoj servantaj por evidenta reklamo aŭ propagado en okazoj kiam ne eblas restarigi pli neŭtralan version aŭ prilaboro al akceptebla versio estus tro malfacila.
#* Artikoloj pri komercaj temoj, pri firmaoj aŭ ties produktoj ne estas ĝenerale forigindaj se ili laŭas regulojn.
 
=== Artikoloj ===
# '''Mankanta kunteksto.''' Tre mallongegaj artikoloj sen kunteksto, ekz. "Li estas bona ulo, posedas firmaon. Lia edzino ankaŭ estas fajna."
#* Se artikolo superas kadron de vortara difino aŭ enhavas plenigitan informkesto tiam ĝi ne plenumas tiun ĉi kriterion. Oni prefere aldonu {{ŝ|Ĝermeto}}.
# '''Alilingva enhavo.''' Enhavo en alia lingvo ol Esperanto.
# '''Senenhava artikolo.''' Artikolo konsistanta nur de teĥnikaj aferoj (kategorioj, interlingvaj ligiloj, sekcititoloj sen enhavo en sekcio...) aŭ nur de aldonaj informoj (bildoj, sekcioj Vidu ankaŭ, Eksteraj ligiloj, Literaturo).
#* Se artikolo superas kadron de vortara difino aŭ enhavas plenigitan informkesto tiam ĝi ne plenumas tiun ĉi kriterion. Oni prefere aldonu {{ŝ|Ĝermeto}}.
# '''Aliprojektigita enhavo.''' Ne taŭga enhavo postrestita post ŝovo al alia viki-projekto, ekz. al Vikivortaro.
# '''Evidenta neenciklopediaĵo.''' Artikolo evidente provizanta neniun informon, ekz. alvokoj, nuraj senfontaj opinioj, informoj komunikataj al koncerna persono aŭ grupo, ks.
 
=== Alidirektiloj ===
<!-- # malkorekta alidirekto aŭ alidirekto kiu ligas al neekzistanta paĝo. -->
Se al ĝi ligas nenio, ĝi ne havas iel utilan historion, en ĝi aŭ en ĝia diskuto ne estas sufiĉa argumento por lasi ĝin kaj samtempe plenumas iun de tiuj kriterioj.
# '''Alidirektilo al neekzistanta enhavo'''
# '''Alidirektilo de la artikola nomspaco al alia nomspaco.'''
#* Se oni volas uzi mallongigilon al projekta paĝo oni uzu {{ŝ|Mallongigo}}
# '''Alidirektilo de malĝusta nomo'''. Kaŭzita pro mistajpo, eraro, vandalaĵo...
#* Alidirektiloj de oftegaj eraroj, ĝenerale konataj (sed malĝustaj) nomoj, historiaj nomoj ks. estas utilaj ĉar oni povas tiel trovi artikolon kaj ne vane krei samenhavan artikolon. Tiaj alidirektiloj ne plenumas tiun ĉi kriterion.
 
=== Bildoj, plurmedioj ===
# '''Duobla orfa dosiero.''' Ekzakte sama aŭ malpli granda dosiero kiel jam estas en la Vikipedio aŭ Komunejo, inklude liberajn dosierojn ŝovitaj al Komunejo.
#* Se la dosiero ankoraŭ estas uzata oni unue anstataŭigu ties uzadon kaj nur poste ĝin forigu. Se la dosiero estas multe uzata, kaj tamen foriginda, oni povas [[Vikipedio:Roboto/Laboroj|peti roboton]].
# '''Rompita aŭ malplena dosiero.'''
 
=== Kategorioj ===
# '''Malplenaj kategorioj.''' Kategorioj sen paĝoj, sen subkategorioj kaj sen [[Ŝablono:Neforigenda_kategorio|averto pri neforigenda kategorio]].
#* Se kategorio estis kreita antaŭnelonge kaj probable estos postnelonge uzita oni prefere atendu ĉ. 24 horojn.
#* Kategorio kun averto pri neforigendeco povas esti forigita se ĝi jam poreterne restus malplena, ekz. ''Kategorio:Senfontaj artikoloj ekde Majo 2010''.
 
=== Uzanto-paĝoj ===
# '''Peto de koncerna uzanto.''' Paĝoj kaj subpaĝoj en la nomspaco "Uzanto", kies forigon petas la uzanto mem.
# '''Paĝoj de neekzistanta uzanto.''' Escepte de alidirektiloj postlasitaj post alinomigo de uzanto, okaze se tiun forigon ne petas la alinomigita uzanto mem.
 
== Malnova, ne akceptita versio ==
{{Kialoj pri tuja forigado}}
== Vidu ankaŭ ==
* [[MediaWiki:Deletereason-dropdown]]