Malbork: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 187:
 
== Esperanto en Malborko ==
[[Dosiero:Flag of Esperanto.svg|border|dekstramaldekstra|40px]]
 
Ĉar inter vizitantoj de Malborko estas multaj konataj homoj el la mondo, i.a. [[Nobel]]-premiitoj, diplomatoj, parlamentanoj, politikistoj, sciencistoj kaj kultur-aktivistoj, kiaj estas esperantistoj aŭ apogantoj de la ideo de interkompreniĝo kaj de la pontlingvo Esperanto, loka E-klubo "Kastelo" kun Urba Konsilantaro de Malborko prenis la ideon, ke ili plantu en parko Esperanto, en la jaro 2000 nomita "Parko de la Mondo" sian arbeton kaj malkovru la E-memorŝtonon nome de sia lando aŭ urbo kreante tiamaniere la unikan esperantistan Parkon de la Mondo. Tio estas komuna kontribuo por proksimigo de la nacioj jam antaŭ la plivastigo de [[Eŭropa Unio]].
 
Al la ideo jam aliĝis elstaraj agantoj kaj E-organizoj kaj dum kelkaj solenaĵoj okazis plantado de la arbetoj kaj inaŭguro de la E-memorŝtono. Ekzemple dum publika solenaĵo la 20-22-an de septembro 2002 partoprenis delegacioj el 12 landoj, inter ili ankaŭ delegacio de Ĉeĥa Fervojista Sekcio [[IFEF]]-FISAIC ČD.
 
En la Parko de la Mondo, en kies centro staras bela monumento de d-ro [[Ludoviko Zamenhof]] (inaŭgurita la 11-an de junio 2000 de la Urbestro de Malborko mag. [[Mieczysław Roeding]] kaj Vicurbestrino de Malborko d-ino [[Danuta Stanek-Gutowska]], esperantistino), kverko "Esperanto" (inaŭgurita la 1-an de aprilo 2000) kaj dekdulingva [[obelisko]] kun i.a. la teksto en Esperanto: PACO REGU SUR LA TERO - donaco de la urbo [[Seatlo]] / [[Seattle]] kaj [[Seatla Esperanto-Societo]] (inaŭgurita de prof. Georgo Dobrzyński / [[Jerzy Dobrzyński]], Honora Civitano de [[Usono]], tio okazis la 24an de julio 2007 kun 240 esperantistoj el 20 landoj - la partoprenantoj de la 18a [[EEK]] /[[Ekumena Esperanto-Kongreso]]/ en Pelplino / [[Pelplin]]). Nuntempe troviĝas apud plantitaj arboj jam pli ol kvardek ŝtonoj kun surskriboj ĉizitaj en Esperanto, inter ili tiuj de [[Aŭstralio]], [[Barato]], [[Britujo]], [[Bulgario]], [[Ĉeĥio]], [[Ĉilio]], [[Francio]], [[Germanio]], [[Hungario]], [[Italio]], [[Irlando]], [[Latvio]], [[Litovio]], [[Pollando]], [[Ruslando]], [[San-Marino]], [[Svedio]], [[Japanio]], [[Brazilo]], [[Koreio]], [[Slovenio]] / [[Mariboro]], [[Eŭropa Unio]], [[DR Kongo]], [[Usono]] (omaĝe al Antono Grabowski), [[Israelo]], [[Hispanio]] kaj [[Valencio]], [[Vatikano]] kaj aliaj ekz. Ŝtono de [[Romaoj]], [[Kaŝubio]] la ŝtono de [[Kaŝuboj]], tri ŝtonoj: [[Sölvesborg]], [[Nordhorn]], [[Neubrandenburg]] - de la partnerurboj de Malborko. Pri lokigo de la ŝtonoj apud plantotaj arbetoj traktis aŭ traktas [[Aŭstrio]], [[Kanado]], [[Svislando]], [[Ĉinio]], [[Belgio]], [[Slovakio]] kaj [[Luzacio]] la ŝtono de [[soraboj]].
 
=== [[ZEO]]-j en Malborko ===