Ĉeĥa Esperanto-Asocio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aktualigo de Starto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Dosiero:01A.JPG|thumb|300px|Konstitua kongreso de ĈEA en Brno 29.-30.3.1969]]
'''Ĉeĥa Esperanto-Asocio''' (''ĈEA'') estas landa sekcio de UEA en [[Ĉeĥio]] kun preskaŭ mil membroj en kvindeko da kluboj kaj deko da sekcioj. Fondita en [[1969]], sed antaŭe ekzistis ekde [[1901]] pluraj Esperanto-organizoj ĝis likvido en [[1952]] fare de komunistoj. (Tiuj poste konstatis, ke esperantistoj komunikas kun eksterlando nekontrolate, tial ili fine decidis renovigi la asocion). Antaŭ [[1989]] la asocio havis pli ol 2500 membroj, sed la falo de la [[fera kurteno]] forlogis multajn al aliaj aktivadoj.
Ĝia presorgano estas [[Starto]]. Plie aperas periodaĵoj [[Dio benu]] ([[katolikoj]]), [[Bulteno]] de [[EK Praha]] kaj [[Informilo]] de [[AEH]], kio estas Asocio de Handikapitaj Esperantistoj, staranta memstare ekster ĈEA, kvankam ĝiaj anoj membras en ambaŭ asocioj. Esperantaj someraj lernejoj troviĝas en [[Lancov]], [[Sebranice]], [[Nekvasovy]] kaj [[Skokovy]]. La ĉeĥaj esperantistaj gejunuloj unuiĝas en la [[Ĉeĥa Esperanto-Junularo]], kiu tenas amikajn rilatojn kun ĈEA.
|