Prakristana tombejo en Pécs: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
HorSan40 (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: La urbo, kiu nuntempe nomiĝas Pécs, en la antikva romia epoko estis nomata Sopiane. Ĝian prakristanan tombejon el la 4-a jarcento la Komitato de Mondheredaĵoj registris en la ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:39, 24 aŭg. 2012

La urbo, kiu nuntempe nomiĝas Pécs, en la antikva romia epoko estis nomata Sopiane. Ĝian prakristanan tombejon el la 4-a jarcento la Komitato de Mondheredaĵoj registris en la listo de kulturhistoriaj valoraĵoj, ĉar la malkovrita aro da konstruaĵoj havas tiel variajn arkitekturajn elementojn kaj murpentraĵojn, ke ili nekutime multflanke kaj komplekse reprezentas la fruan kristanan tombejan arkitekturon kaj arton, kiuj estis karakterizaj en la nordaj kaj okcidentaj romiaj provincoj. La subteraj kriptoj kaj la tombaj kapeloj atestas la persiston kaj kredon de la kristanaj komunumoj, kiuj vivis en Eŭropo dum la malfrua epoko de Romio, aliflanke tiuj konstruaĵoj prezentas la radikojn de la kulturo kaj civilizacio, kiuj vivas kaj efikas ĝis nun.

La urbon Sopiane fondis la romianoj komence de la 2-a jarcento. Ĝis la 4-a jarcento ĝi fariĝis prospera provinca sidejo kaj grava centro de la kristanismo. Ankaŭ poste ĝi restis kulta loko de kristanismo, ja ekde 1009 la urbo Pécs estas sidejo de episkopoj. El la antikva urbo postrestis multaj memorkonstruaĵoj, kriptoj, masonitaj tomboj, kapeloj kaj maŭzoleoj de la prakristana komunumo. La kapelojn oni plej ofte konstruis sur subteraj kriptoj, do la duetaĝaj konstruaĵoj plenumis duoblan funkcion. Ili estis samtempe tomboj kaj lokoj por la ceremonioj. Aliflanke malgraŭ, ke la kriptoj estis subteraj, ili neniam estis kaŝlokoj, kiel la katakomboj de Romo, ĉar en la periodo, kiam ili estis konstruitaj la kristanismo jam ne estis persekutata en la Romia Imperio.

Sporadaj fontverkoj jam komence de la 18-a jarcento mencias malkovraĵojn el la romia epoko, sed la sciencnivela esplorado komenciĝis nur post la malkovro de la kripto "Petro-Paŭlo" ekde 1782. La malkovro de la aktuale lasta kripto, kiu estas unika per sia okangula formo, komenciĝis en 2000. En la du jarcentoj de la malkovrado interne de la mezepokaj urbomuroj oni trovis 16 kriptojn, kaj plurcent tombojn, cetere plurmil objektojn el la malfrua periodo de la romia epoko. La grupo de prakristanaj tombaj konstruaĵoj estas la plej granda kaj plej grava en la mondo, se ne kalkuli la nekropolisojn de Italio. La murpentraĵoj, kiuj restis en tre bona stato, estas kompareblaj nur al la katakombaj pentraĵoj de Romo. Ili prezentas samtempe la universalan pensmanieron de la koncerna periodo, kaj lokajn, individuajn elementojn.

La esploristoj komence identigis la kriptojn per romiaj ciferoj, sed la publiko baldaŭ eknomis ilin laŭ la pentraĵoj, kiuj troviĝis interne. Ekzemple la unua estas konata per la nomo "kripto Petro-Paŭlo", la dua per la nomo "kruĉohava kripto" ktp.

En 1975, dum la rekonstruado de la placo sankta Stefano, malkovriĝis granda prakristana maŭzoleo, kiu havas kapelon kun unu navo. Ĝi frontas al oriento. Sub la maŭzoleo troviĝas malpli granda sed samtempe konstruita kripto, strukture sendependa de la unua. La arkitekta ensemblo supozeble estis destinita omaĝe al grava persono, kies blanka, marmora sarkofago el la 3-a jarcento pK. videblas ĉe la suda flanko de la kripto. La ceteraj muroj estas kovritaj per murpentraĵoj kun bibliaj temoj kaj vegetaĵimitaj ornamaĵoj.

La kripto numero 1, nomata "Petro-Paŭlo" estas eble la plej konata prakristana konstruaĵo, ja oni scias pri ĝia ekzisto jam ekde 1782. Li ricevis tiun nomon, ĉar sur la ĉefa muro, kontraŭ la enirejo, la apostoloj Petro kaj Paŭlo montras al la monogramo de Kristo, kiu signifas simbole lian ĉeeston. Ankaŭ la tutan internan surfacon de la muroj kovras murpentraĵoj, kiuj prezentas scenojn el la Biblio kaj riĉajn vegetaĵajn kaj animalajn ornamaĵojn.

En 1939 oni elfosis la kripton numero 2, nomatan "Kruĉohava", kvankam ĝin oni rimarkis jam fine de la 19-a jarcento dum konstruado de profunda kelo. La duetaĝa konstruaĵo kun situo al sudo kaj nordo konsistas same el kripto kaj kapelo super ĝi, en kiu lasta oni aranĝis ceremoniojn, aŭ en ĝi oni rememoris pri la forpasinto okaze de la datreveno de ties morto. Ĉe la norda flanko de la kripto troviĝas alkovo, sur ĝia muro estas videbla bildo pri kruĉo kaj glaso. Tiu bildo donis la ideon kiel nomi la kripton.

La kripto en la strato Apáca (monakino) diferencas de la supraj. Ĝia kuriozeco konsistas en tio, ke ĝi ne havas apartan etaĝon por kripto. La kvar tomboj troviĝas en kavoj sub la planko. Norde la konstruaĵo havas duonrondan parton por altaro el ŝtono, kiu tre verŝajne servis por la "festenoj" aranĝitaj ĉiujare okaze de la datrevenoj, kiam mortis la forpasintoj.

Nepre estu menciitaj ankaŭ la "Cella trichora" kaj la "Cella septichora". La "Cella trichora", do tombeja kapelo kun tri altarejoj estis karakterize prakristana tombokonstruaĵo. Al la kvadrata meza parto norde, oriente kaj okcidente oni konstruis altarejojn kaj sude antaŭhalon. La sepmembra (Cella septichora) havas individuan strukturon. La mezan parton, kiu formas longecan okangulon, ĉirkaŭas sep duonrondaj membroj grupigitaj laŭ la orienta-okcidenta ĉefa akso.

Do la 1600 jara prakristana tombejo de la urbo Pécs bonege klarigas la kutimojn, kiuj en la malfrua periodo de la romia epoko karakterizis la entombigon kaj kulton de mortintoj. Se ne paroli pri Romo, en Pécs postrestis la plej granda kaj plej grava ensemblo de konstruaĵoj de prakristana komunumo, kaj ĝian valoron pligrandigas la fakto, ke la stato de konstruaĵoj el la 4-a jarcento restis tia, kia ĝi povis esti en la epoko de popolmigradoj (de la 4-a ĝis la 8-a jarcentoj).

Fonto: Vikipedio Traduko: VIZI László