Tametsi: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn forigis ,  antaŭ 9 jaroj
e
gramatiko
Neniu resumo de redakto
e (gramatiko)
'''Tametsi''' (frazintegre: ''Tametsi dubitandum non est'' = Kvankam ne dubendas) referencas al dekreto de 1563 de la finiĝanta [[Koncilio de Trento|Trenta Koncilio]], per kiu kreiĝis nova kaj definitiva ekstera kaj publika formo de la kristana [[geedziĝo]]. Tia nova geedziĝa disciplino iom post iom fariĝis kutima, krom deviga, por la tuta [[Katolika Eklezio]].
 
Antaŭ tiu turmentita dekreto, geedziĝo ne havis precizan laŭtlegan vortan kaj ceremonian devigojn. Kvankam geedziĝo estis ĉiam kutime opiniata nerompebla kaj [[sakramento]], tamen ĝin konstituigiskonstituis la nuraj esprimoj de intenco de la du geedziĝantoj. Ne estis, tial, postulataj atestantoj pri la libera esprimo de la intenco de la du, kaj nek iu ajn registrado. Geedziĝo, do, povis esti publika aŭ preskaŭpublika kaj duonpublika kaj tute privata. Laŭ kanonistoj (interpretistoj de la ekleziaj leĝoj), tia geedziĝo estis valida pro tio ke la senpera volo neekvivoke esprimata faras la esencon de la geedziĝo, kvankam multfoje nelica. Tiu geedziĝo estis sinteze nomata “sekreta” (persona, sen atestoj oficiale tiun taskon plenumantaj). Do, la dekreto Tametsi estis kontraŭ la “sekreta“ geedziĝo.
 
Oni povas imagi kiom da kvereloj inter la geedzoj kaj ilia parencaro kun, foje, ruza fuĝo al poligamio; tiom pli, ke gepatroj, fakte, rajtis elekti kaj altrudi geedzan partneron por fil(in)o. Jam multaj ekleziuloj proponis urĝan reformon, inter kiuj ankaŭ Martino Lutero, kvankam por li geeziĝo estas nek sakramento nek nerompebla.
221

redaktoj