Tametsi: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e gramatiko
polureto
Linio 1:
'''Tametsi''' (frazintegre: ''Tametsi dubitandum non est'' = Kvankam ne dubendas) referencas al dekreto de 1563 de la finiĝanta [[Koncilio de Trento|Trenta Koncilio]], per kiu kreiĝis nova kaj definitiva ekstera kaj publika formo de la kristana [[geedziĝo]]. Tia nova geedziĝa disciplino iom post iom fariĝis kutima, krom deviga, por la tuta [[Katolika Eklezio]].
 
Antaŭ tiu turmentita dekreto, geedziĝo ne havis precizan laŭtlegan vortan kaj ceremonian devigojn. Kvankam geedziĝo estis ĉiam kutime opiniata nerompebla kaj [[sakramento]], tamen ĝin konstituis la nuraj esprimoj de intenco de la du geedziĝantoj. Ne estis, tial, postulataj atestantoj pri la libera esprimo de la intenco de la du, kaj nek iu ajn registrado. Geedziĝo, do, povis esti publika aŭ preskaŭpublika kaj duonpublika kaj tute privata. Laŭ kanonistoj (interpretistoj de la ekleziaj leĝoj), tia geedziĝo estis valida pro tio ke la senpera volo neekvivoke esprimata faras la esencon de la geedziĝo, kvankam multfoje nelica. Tiu geedziĝo estis sinteze nomata “sekreta” (persona, sen atestoj oficiale tiun taskon plenumantaj). Do, la dekreto ''Tametsi'' estis kontraŭ la “sekreta“ geedziĝo.
 
Oni povas imagi kiom da kvereloj inter la geedzoj kaj ilia parencaro kun, foje, ruza fuĝo al poligamio; tiom pli, ke gepatroj, fakte, rajtis elekti kaj altrudi geedzan partneron por fil(in)o. Jam multaj ekleziuloj proponis urĝan reformon, inter kiuj ankaŭ [[Martino Lutero]], kvankam por li geeziĝogeedziĝo estas nek sakramento nek nerompebla.
 
Nun per la ''Tametsi'' estas establita la formulo, postulataj atestoj, devigita asistado de la preciza leĝa oficisto, teritorie ekskluziva ŝarĝito. De tiam eĉ la ekstera formularo kaj cerimoniaro fariĝis elemento konstituanta la validecon de geedziĝo. Ne plu sufiĉis, do, sacerdoto benanta se mem ne estas la teritoria delegito (parokestro) de la loka episkopo.
 
Tiu prigeedziĝa disciplino restis integra ĝis 1917, kiam la nova [[kanona kodo]], kaj sinsekvaj leĝoj, iom modifis, lasante tamen integra la dekretan esencon. La ordonoj de tiu dekreto tiom enradikiĝis en la socioj ke kiam alborfiĝis<!-- kio estas tiu vorto? AL 26/08/2012 --> la [[sekularizado]] kiu bezonis ankaŭ civilan geedziĝon, la ŝtataj leĝaroj konservis preskaŭ la saman eksteran formularan aparaton.
 
La dekreto havis neforgeseblajn konsekvencojn por la virino. Fakte, la malpermeso por la gepatroj elekti kaj altrudi la tutvivkunul(in)on al la gefiloj, ludis precipe favore al la virino, al kiu malofte estis koncedite libere elekti sian edzan partneron. Kaj tio ekkreskigis en virinoj la konscion pri sia rajto al liberaj sentoj kaj al respekto pri sia intimeco. Ke tiu sento kaj decidrajto pri sia vivo daŭrigis esti kontraŭata en la socio kaj kiom la novaj normoj de ''Tametsi'' ŝanĝis la konduton de la eklezio, oni povas vidi en la romano “La gefianĉoj” de A. [[Alessandro Manzoni]]. Kiom <!--da domendoj -KIO ESTAS TIU VORTO? AL 26/08/2012 -, kiom--> da ruzaĵoj, fare de la ekleziulo ŝarĝita esplori por elirigi la veran liberan aspiron de Gertrude devigita, male, elekti laŭ la volo de la gepatroj. Fine, venkos la mensogo, nome la gepatroj devigantaj la filinon aliri la klaŭstran vivon; sed jam la ludo estas malkovrita kaj nova “epoko” daŭrigas penetrigi, en la socion, la konscion pri la virinaj rajtoj.
 
(Marĝene notatu ke aliaj dokumentoj de la Katolika Eklezio estas indikataj per la komenca vorto ''Tametsi'', sed la Trenta dekreto meritas, pro ĝia plurcentjara multfaceta influo, elstariĝi super ĉiuj.
 
=== Eksteraj ligoj ===