Pécs: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
HorSan40 (diskuto | kontribuoj)
Linio 230:
'''Prakristana tombejo'''
 
La urbo, kiu nuntempe nomiĝas Pécs, en la antikva romia epoko estis nomata SopianeSopianae. Ĝian prakristanan tombejon el la 4-a jarcento la Komitato de Mondheredaĵoj registris en la listo de kulturhistoriaj valoraĵoj, ĉar la malkovrita aro da konstruaĵoj havas tiel variajn arkitekturajn elementojn kaj murpentraĵojn, ke ili nekutime multflanke kaj komplekse reprezentas la fruan kristanan tombejan arkitekturon kaj arton, kiuj estis karakterizaj en la nordaj kaj okcidentaj romiaj provincoj. La subteraj kriptoj kaj la tombaj kapeloj atestas la persiston kaj kredon de la kristanaj komunumoj, kiuj vivis en Eŭropo dum la malfrua epoko de Romio, aliflanke tiuj konstruaĵoj prezentas la radikojn de la kulturo kaj civilizacio, kiuj vivas kaj efikas ĝis nun.
 
La urbon SopianeSopianae fondis la romianoj komence de la 2-a jarcento. Ĝis la 4-a jarcento ĝi fariĝis prospera provinca sidejo kaj grava centro de la kristanismo. Ankaŭ poste ĝi restis kulta loko de kristanismo, ja ekde 1009 la urbo Pécs estas sidejo de episkopoj. El la antikva urbo postrestis multaj memorkonstruaĵoj, kriptoj, masonitaj tomboj, kapeloj kaj maŭzoleoj de la prakristana komunumo. La kapelojn oni plej ofte konstruis sur subteraj kriptoj, do la duetaĝaj konstruaĵoj plenumis duoblan funkcion. Ili estis samtempe tomboj kaj lokoj por la ceremonioj. Aliflanke malgraŭ, ke la kriptoj estis subteraj, ili neniam estis kaŝlokoj, kiel la katakomboj de Romo, ĉar en la periodo, kiam ili estis konstruitaj la kristanismo jam ne estis persekutata en la Romia Imperio.
 
Sporadaj fontverkoj jam komence de la 18-a jarcento mencias malkovraĵojn el la romia epoko, sed la sciencnivela esplorado komenciĝis nur post la malkovro de la kripto "Petro-Paŭlo" ekde 1782. La malkovro de la aktuale lasta kripto, kiu estas unika per sia okangula formo, komenciĝis en 2000. En la du jarcentoj de la malkovrado interne de la mezepokaj urbomuroj oni trovis 16 kriptojn, kaj plurcent tombojn, cetere plurmil objektojn el la malfrua periodo de la romia epoko. La grupo de prakristanaj tombaj konstruaĵoj estas la plej granda kaj plej grava en la mondo, se ne kalkuli la nekropolisojn de Italio. La murpentraĵoj, kiuj restis en tre bona stato, estas kompareblaj nur al la katakombaj pentraĵoj de Romo. Ili prezentas samtempe la universalan pensmanieron de la koncerna periodo, kaj lokajn, individuajn elementojn.