Kolombo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: ar:حمام جبلي
eNeniu resumo de redakto
Linio 16:
'''Kolombo''' estas la ordinara nomo por anoj el la [[kolombedoj]], familio de [[birdo]]j. La vorto taŭgas ankaŭ por la plej konata genro nome ''[[Columba (genro)|Columba]]''. Unu el la plej ĉieestaj kolomboj estas la "ordinara kolombo" aŭ [[Rokkolombo]] (''Columba livia''), kiu troviĝas tra la tuta mondo. Tiu ĉi specio estis enhejmigitaj de antaŭ longe kaj donis la birdon nomatan [[Hejmkolombo]] aŭ simple kolombo. Kiam tiuj birdoj vivas sovaĝe en urboj, oni nomas ilin [[urbokolombo]].
 
=== [[Rokkolombo]] ===
La ordinara kolombo, el kiu ĉiuj rasoj ĉehomiĝis, descendis el la rokkolombo aŭ livio. Rokkolomboj troviĝas en okcidenta kaj suda [[Eŭropo]], norda [[Afriko]] kaj suda [[Azio]], ekzemple en [[Barato]]; ili faras siajn hejmojn sur la rokaj klifoj ĉefe marbordaj, dum la hejmigita [[urbokolombo]] loĝas ie ajn en urboj. En [[Britio]], [[Irlando]] kaj granda parto de ties iama teritorio la Rokkolombo estas pura nur en apartaj zonoj. La rokkolombo vivas ĉirkaŭ 3–5 jarojn sovaĝe kaj ĝis 15 jarojn en kaptiteco, kvankam oni estis informinta pri pli longvivintaj specimenoj.