Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Forigo de ĵus redaktita teksto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Linio 106:
 
:Tiu ĉi ekzemplo de Petro ne estis vere okazinta ekzemplo. Mi neniam korektis tian frazon. Li nur inventis tiun frazon por argumenti por sia afero. Sed kiel konfirmis Robert, la ŝanĝojn kiujn mi vere faris al la artikoloj de Petro vere estis stilaj plibonigoj. Tamen ĉio ĉi ne vere rilatas al la diskuto pri forigoj. Ni daŭrigu la diskutojn pri forigregularo kaj la rolo de la administrantoj en ĝi sur [[Vikipedio: Reguloj pri forigado]]. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 15:32, 14. Mar 2006 (UTC)
 
== Kio estas vandalismo? ==
 
Mi kreis artikolojn pri [[Jaromír Jágr]] kaj [[Dominik Hašek]], kiuj havas grandan informan valoron. Tuj sekve mi estis kulpigita, ke mi faras vandalismojn. La artikoloj estas kreitaj laŭ modelo de multaj artikoloj, kiuj estas ĉi tie en Vikipedio. Tial mi demandas: Kio estas vandalismo? Se miaj artikoloj pri Jágr kaj Hašek estas vandalismo (kiu ajn povas pluredakti ilin), do certe estas vandalismoj miloj da aliaj, kaj se miloj da aliaj samkvalitaj ne estas vandalismo, do ankaŭ pri Jágr kaj Hašek estas en ordo. [[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petro]] 12. Mar 2006 15:57 (UTC)
:Se iu nomos ilin vandalismo, do kio poste estas ekz. [[Erik LUNDVALL]]? Kaj pluraj tute same similaj. Petro.
 
Viaj artikoloj taŭgas pro pluredakto, kiam mi iom pluredaktis ilin. -- [[Vikipediisto:Robert Weemeyer|Robert Weemeyer]] 17:11, 12. Mar 2006 (UTC)
 
"Vandalismo" estas kiel "terorismo", t. e. vorto kies sencon oni vastigas ĝisinfinite por fari el ĝi laŭcela kaj laŭplaĉa militilo kaj mensa terurigilo al kio ajn oni ne ŝatas! kaj tiel perdigante sian veran sencon!!
 
Due en la Vikipedio, kies filozofio kaj funkciado oni devas ne forgesi, konsiderinte sian libere kunlabora eco kaj eblo ĉiam al restarigo de aferoj forviŝitaj aŭ fuŝitaj, forigo de fuŝajoj aŭ aliaj nedezirindaĵoj, korekto, kaj konstanta pliigo kaj plibonigo fare de la aliaj, tia akuzo estas hipokrita.
Ĉiam oni povas ŝanĝi aŭ plibonigi artikolon prefere ol lanĉi anatemojn (aŭ entute forviŝi ĝin !).
(Eliott)