Semela: Malsamoj inter versioj

1 bitokon forigis ,  antaŭ 7 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (r2.7.1) (robota aldono de: eu:Semele)
La princino kaj [[Zeŭso]] sekrete renkontiĝis en la palaco. [[Hera]], la suspektema edzino de la olimpestro, alivestiĝis kiel la servistino de Semela, la maljuna [[Beroa]], kaj alvenis al ŝi. La ĵaluza edzino, do, provis igi la amantinon rezigni sian amaferon. Sensukcese, ŝi decidis venĝi sin kontraŭ la kromamantino de sia edzo. Ŝi komencis, do, konvinkante Semelan pri tio ke ŝia amanto ne estis la Patro de la dioj, sed nur ordinara homo kiu profitis de ŝia naiveco, kaj ke ŝi, nepre, devu peti de li pruvon de lia dieco.
 
Finfine konvinkita, Semela petis al [[Zeŭso]] pruvon de sia dieco, ke li prezentu al ŝi laŭ sia tuta majesto kaj gloro. La amanto, tamen avertis ŝin pri la danĝero de tiu peto, ĉar neniu mortemulo postvivus tian eksterordinaran sperton, sed promesinte, ĉe la rivierorivero [[Stikso]], neniam negi ian ajn peton de la amatino, li konsentis kaj montriĝis al ŝi je sia tuta grandiozeco kaj gloro. La sperto estis fatala. La fulmoj kaj tondroj eliĝintaj de la potenco de la olimpa dio bruligis la palacon kaj karbonigis la princinon.
 
Tamen Semela estis graveda kaj [[Zeŭso]] eltiris la embrion, ankoraŭ vivan, el la ventro de la mortintulino kaj enmetis lin en sian femuron ĝis la fino de la koncipiĝo. Kelkaj monatoj poste naskiĝis [[Dionizo]], la dio dufoje naskiĝinta.